Abismoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Abismoj
Abismoj
Abismoj
Aŭtoro Jean Forge
Eldonjaro 1923
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 149
ISBN 0959005277
vdr

Abismoj estas la unua romano de Jean Forge originale verkita en Esperanto en 1923 [1]. Ĝi estas eldonita 149-paĝa en la jaro 1923 ĉe eldonejo Ferdinand Hirt und Sohn en Lepsiko. Fondumo Esperanto-säätiö el Helsinko aperigis represon en 1973.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La romano priskribas kaj profunde analizas animkonfliktojn. Jam aperas la plej granda forto de la Forge-aj verkoj, la originala formo, la figuroj mem parolas pri si kaj pri siaj problemoj; la formo kaj la inventema rakontmaniero donas al tiu verko gravan signifon en la Esperanta literaturo.

La verko estas surpirize moderna, laŭ enhavo kaj laŭ strukturo - kaj pro tio apartenas al la plej gravaj prozaj Esperanto-verkoj el la unua duono de la 20a jarcento. Parolas ĉefe ne la aŭtoro, sed la protagonistoj, kiuj priskribas siajn celojn, agojn, sentojn, turmentojn... kaj fiaskojn.

Kovrilpaĝo de la eldonaĵo 1973.

Ernesto Muŝko malbone kondutis kaj elspezis sian havaĵon. Savrimedo ekaperas: edziĝi je Halino Borki, la sola filino de riĉa najbaro, kiu pro enuo kaj amsoifo unue akceptas lian proponon. Mateo Ardo, orfo, estas edukita kun Zonjo, kaj ili fianĉiĝis. Sed Mateo hazarde, alveninta ĉe S-ro Borki, plaĉas al lia filino kaj estas preskaŭ delogata de ŝi. Muŝko malespere bruligas sian domon, dum Mateo sukcesas forsavi sin el la peka pasio por reiri al sia unua amo.

Ĉefroluloj[redakti | redakti fonton]

Ernesto Muŝko, bienposedanto en Karlovo.

Halino Borki, filino de najbara bienposedanto en Nivi.

Mateo Ardo, artpentristo.

Zonjo Biringo, lia fianĉino.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tiun temon traktis la verkinto tre originale. El simpla intrigo kaj malgraŭ maniero, kiu malpermesas la viglon de l' rekta interparolo, Forge sukcesis verki interesan plenan romanon. La stilo estas flua, tre bona, tute fundamenta. Resume Abismoj estas valora riĉigo de nia originala verkaro. 
— Historio de Esperanto, Dua Volumo, p. 533
Citaĵo
 La kerno de la romano estas ĉiutage ripetiĝanta historio, sed Forge povis per sia majstra plumo igi ĝin interesa ĝis la fina vorto ... Frapante klara stilo, populare profunda psikologio kaj absoluta fundamenteco. 
— 1923, Julio Baghy (Jobo), Literatura Mondo paĝo 140
Citaĵo
 La aŭtoro klarigas em sia antaŭparolo, ke, estante nacillingva verkisto, li sentas la tenton skribi originalan verkon en Esperanto. Ĝis nun ni ne aŭdis la nomon cititan, kaj ni supozas ke ĝi estas pseudônimo, sed pseudônimo, kiu kaŝas unu el niaj plej lertaj samideanoj. Jean Forge meritas dankon pro tiu originala verko, skribita laŭ moderna maniero em plej fundamenta Esperanto. Li prenas honorlokon inter la unuaj originalaj verkistoj, la konstruantoj de nia propra literaturo, kiuj iam neniigos ankoraŭ nuntempe starantan argumenton kontraŭ nia lingvo. Kaj lia libro certe havos honorlokon em la biblioteko de ĉiu bona esperantisto. 
— Belga Esperantisto n103-104 (sep-okt 1923)

Adapto por teatro[redakti | redakti fonton]

La romano estis adaptita fare de Arno Lagrange por teatro sub titolo Trajna sonĝo kaj proponita por internacia surscenigo por la 72a UK 1987 en Varsovio en 1987. La surscenigo tamen ne efektiviĝis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo 4864-4865, paĝo 408

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]