Frans Schoofs

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Frans Schoofs.

Frans SCHOOFS [sĥofs] (naskiĝis la 22-an de majo 1888 en Antverpeno, mortis la 12-an de marto 1934 en Antverpeno) estis la sekretario de la Antverpena Asocio de l' Malkaraj Loĝejoj. Li estis esperantisto de la junulaj jaroj, kaj kunfondinto kaj unua prezidanto de la Esperanto-grupo La Verda Stelo en Antverpeno, kio li restis ĝis 1927. Post la milithalto li fariĝis direktoro de Belga Esperantisto, de 1927 prezidanto de Belga Ligo Esperantista. Li fondis kun kelkaj aliaj la eldonan societon Belga Esperanto-Instituto kaj prezidis ĝian administrantaron. Ĉefdelegito de UEA. Estis sekretario kaj fakte gvidanto de l' Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj. Ĉeestis ĉiujn UK-jn post la milito kaj kunlaboris multe en la organizado de la 7-a kaj 20-a Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno.

Vidu ankaŭ[redakti]