Palaco de danĝero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palaco de Danĝero)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Palaco de Danĝero
Palaco de Danĝero
Palaco de Danĝero
Aŭtoro Mabel Wagnalls
Eldonjaro 1926
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 206
vdr

Palaco de Danĝero [1][2] (subtitolo: Rakonto pri Madame la Pompadour) estas romano de Mabel Wagnalls. La 206-paĝa traduko el la angla de Edward Saxton Payson aperis en 1926.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Bonkvalita, pordistra rakonto pri Madame Pom­padour, reĝa favoratino. 
— Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
 Lerte elpensita romano, belstile kaj interese skribita kaj bone tradukata.
Juna, fajra nobelo amas la Pompadour, la favoritinon de reĝo Ludoviko la 15-a sed lin amas simpla sed talenta knabin-orfino edukita en monakinejo. Post multaj aventuroj fine la juna grafo edzinigas la orfinon kiun li ekamis sincere. La historia fono : famaj kasteloj de Versailles kaj Bellevue, Parizo, la reĝo, Pompadour, kortego, nobeloj, pastroj, belaj virinoj, lakeoj, paĝioj. Aventuroj, intrigoj, festoj, ĝojoj, suferoj...sed la fino estas bona.
La libro estas valora kaj bela, la desegnaĵo de l' kovrilo tre arta.
Troviĝas kelkaj amuzaj anakronismoj, ekzemple Ludoviko la 15-a parolas pri sportoj; oni komparis karakteron al rivelebla bildo de fotografa kliŝo
— 1926, Historio de Esperanto II, paĝo 606
Citaĵo
 Bela peco el la historio de Louis XV. La pentraĵo de la kortego tiama estas trafa. La amromano estas belstile verkita sur la lerte interplektita intrigo. La lingvo Esperanta estas simpla. Kiu komencos la legadon — kion ni forte rekomendas al ĉiu samideano kiu deziras pasigi kelkajn horojn per ripoziga literaturaĵo — tiu certe ne formetos la libron antaŭ ol esti vidinta la feliĉon de du junaj geamantoj, kiuj edziĝis post multe da malhelpoj. 
— Belga esperantisto n151 (sep 1927)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto kaj Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝo 606
  2. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 3946, paĝo 357

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]