Madamo de Pompadour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Madamo de Pompadour, portreto de François Boucher proksime en 1750

Madamo de Pompadour (la 29-an de decembro 1721 – la 15-an de aprilo 1764) estis amantino de la franca reĝo Ludoviko la 15-a (Francio).

Ŝi naskiĝis kiel Jeanne-Antoinette Poisson. Ŝia patro estis en la jaro 1725 ellandigita el Francio, sed laŭ famoj li ne estis per ŝia vera patro, ŝia patro estis onidire riĉa financulo Le Normant de Tournhem, ŝia pli posta duonpatro. En la jaro 1741 ŝi edziniĝis kun lia bofilo Charles-Guillaume Lenormant d'Étioles, kun kiu ŝi havis du infanojn. Madamo de Pompadour estis klera kaj sprita, ŝi sciis bone danci, gitarludi kaj ŝi okupiĝis per arta gravurado. Ŝi akiris ŝatatecon en la socio kaj ŝia sinvestado influis laŭtempan modon.

Je rekomendo de korteganoj la reĝo invitis ŝin en kortegan balon en februaro 1745 kaj ŝi tuj akiris lian atentemon. En marto li enloĝigis ŝin en Versajlo kaj li aĉetis al ŝi kastelon Pompadour, en julio li donis al ŝi titolon de markizino kaj adiaŭigis ŝin de la edzo, en septembro ŝi estis formale enkondukita al la kortego.

Ŝi kondutis tre lerte. Ŝi retenis amikajn interrilatojn kun reĝino Marie Leszczynska kaj tuj kiam ŝi ekkonstatis, ke la interrilato de la reĝo malvarmiĝas, ŝi mem trovadis por li junajn kaj belajn junulinojn por distri lin. Ŝi interesis pri politiko, sed ŝia vera politika influo estadas trotaksata. Ŝi dediĉis sin al literaturo kaj ŝi interkonatiĝis kun Voltaire subtenante rokokajn artistojn.

Dum la 40-aj jaroj ŝi dufoje abortis kaj ekde la jaro 1750 ŝiaj am-interrilatoj kun la reĝo ĉesis, sed ŝi kapablis pluteni la intereson kaj la atentemon de la reĝo ĝis sia morto en la jaro 1764.

Fama diraĵo de ŝi estus: après nous, le déluge (post ni, la diluvo).

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]