Portalo:Literaturo/Literaturo en Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Literaturo en Esperanto estas dividata je tradukita kaj originala, sed ankaŭ je beletra kaj nebeletra.

Parolante pri literaturo oni kutime subkomprenas nur beletron, sed al la literaturo apartenas ankaŭ nebeletraj verkoj, kiuj ĝuste en Esperanto estas speciale gravaj, ĉar de la internacia lingvo oni atendas ĉefe komunikadon en laboraj sferoj. Ankaŭ tiuj verkoj povas esti tradukitaj kaj originale verkitaj en Esperanto.

Al la nebeletra literaturo apartenas ne nur verkoj fakaj (sciencaj, teknikaj), sed ankaŭ ĵurnalistaj (vojaĝpriskriboj, biografioj, recenzoj, kritikoj, historioj ktp.), kiuj estas duone beletraj kaj duone fakaj, kaj esperantologiaj (lernolibroj, vortaroj, frazaroj, studoj pri la movado k.s.).

Por la literaturo gravas ne nur eldonitaj libroj kaj broŝuroj, sed ankaŭ gazetoj, bultenoj, informiloj, flugfolioj, prospektoj, gvidlibroj, manuskriptoj kaj leteroj, precipe kiam ilin verkis gravaj esperantistoj (ekzemple korespondaĵo Kalocsay-Waringhien).

Necesas ankaŭ diferencigi inter verkoj, aŭtoroj, tradukintoj kaj redaktintoj.