Oscar Wilde
El Vikipedio
| Oscar Wilde | |
|---|---|
| irlanda artisto | |
| Naskiĝo | 16-a de oktobro 1854 Dublino, Irlando |
| Morto | 30-a de novembro 1900 Parizo, Francio |
| Portalo pri Homoj | |
Oscar Fingal O'Flaherty Wills Wilde (* la 16-an de oktobro 1854 en Dublino; † la 30-an de novembro 1900 en Parizo) estis bonega verkisto, poeto kaj debatata irlanda artisto.
Post studado en Dublino kaj Oksfordo li de post 1879 vivis en Londono, kie li rapide famiĝis pro sia spriteco kaj pro sia ekscentra vivostilo. Post la unuaj literaturaj sukcesoj li faris prelegvojaĝon tra Usono kaj Kanado. En 1895 li pro samseksemo estis kondamnita al dujara malliberigo; siajn spertojn en la malliberejo li poste priskribis en The Ballad of Reading Gaol ("La Balado pri malliberejo Reding"). Wilde mortis malriĉa, soleca kaj alkoholmalsana. Mallonge antaŭ sia morto li konvertiĝis al katolikismo.
[redakti] Listo de verkoj
- Ravenna (1878)
- The Happy Prince and Other Tales (1888)
- The Picture of Dorian Gray (1891)
- A House of Pomegranates (1892)
- Lady Windermere’s Fan (1893)
- A Woman of No Importance (1893)
- Salome (1893 en franca lingvo, 1894 en la angla)
- An Ideal Husband (1895)
- The Importance of Being Earnest (1895)
[redakti] En Esperanto aperis:
- Salome, dramo en unu akto (= Esperanta Teatro Internacia 1). Tradukis Hendrik Bulthuis. Amsterdamo: Veldt, 1910. 39 paĝoj.
- Salome, dramo en unu akto. Tradukis CHIF Toshio. Japana Esperanta Esperantokooperativo, 1973. 51 paĝoj.
- La graveco de la fideliĝo (The Importance of Being Earnest) (= Esperantaj kajeroj 9). Tradukis William Auld. Manĉestro 1987. 79 paĝoj. ISBN 0-9505323-7-1
- La balado de prizono Reding (The ballad of Reading Gaol) (= Fonto-Serio 25). Tradukis Leopoldo Knoedt. Chapecó: Fonto, 1993. 77 paĝoj.
- La homa animo sub socialismo; El “De profundis”; Frazoj kaj filozofioj por uzado far junuloj. Tradukis Kris Long. En: Liberecanaj pensoj. Beauville: SAT-Broŝurservo, 1999.
- La feliĉa princo (The Happy Prince). Tradukis Nikolao Griŝin.
- Modela_Milionulo (The Model Millionaire) tradukis Detlef Karthaus
- Salomeo, bildstria parodio de Serge Sire, La KancerKliniko-103. ( unua paĝo
dua paĝo tria paĝo kvara paĝo)
[redakti] Aliaj projektoj
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Oscar Wilde

