Felix Timmermans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felix Timmermans
Persona informo
Felix Timmermans
Naskonomo Leopold Maximiliaan Felix Timmermans
Naskiĝo 5-an de julio 1886 (1886-07-05)
en Lier
Morto 24-an de januaro 1947 (1947-01-24) (60-jaraĝa)
en Lier
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Familio
Infanoj Clara Timmermans • Lia Timmermans • Tonet Timmermans • Gommaar Timmermans vd
Profesio
Alia nomo Koldys/Polleke v Mehr/Stelijn vd
Okupo dramaturgoverkisto • pentristo • poeto • scenografo • ceramics designer vd
Aktiva dum 1906–1947 vd
Verkado
Verkoj Pallieter ❦
Boerenpsalm vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leopold Maximiliaan Felix TIMMERMANS (naskiĝis la 5-an de julio 1886, mortis la 24-an de januaro 1947) estis flandra verkisto, la plej renoma flandra aŭtoro kun impona verkaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Timmermans naskiĝis en Lier. Li estis aŭtodidakto kaj verkis teatraĵojn, romanojn kun historia karaktero, novelojn, religie inspiritajn verkojn kaj poemojn. La libro Pallieter el la jaro 1916 estas de multaj konsiderata kiel lia majstra verko. Timmermans ankaŭ verkis sub la pseŭdonimo Polleke van Mher.

Apud verkisto li ankaŭ estis pentristo kaj desegnisto kaj krome tre sprita paroladisto.

Felix Timmermans

Timmermans en sia juneco havis sian nigran vivperiodon, kiu skribigis al li Krepuskoj de la Morto, sed iom post iom malkovris sian veran, propran naturon, kiu nur kriis je amo por la vivo kaj ĝia sentema abundego, kaj kiu ĝin fine glore ektrovis per la vivĝoja verko Pallieter. En la verkaro de Timmermans estas precipe trovebla tia dueco de la flandra popolkaraktero; gotika mistiko kaj renesanca sentamo: La infaneto Jesuo en Flandrujo, La tre belaj Horoj de F-ino Simforozo, Boudewyn, Anna-Marie, Petro Brueghel, Kandeleto en la Lanterno, La Pastro el la floranta Vinberejo.

Dum la unuaj jaroj de la dua mondmilito Timmermans redaktis la flandran-nacian revuon Volk. Tial, kaj ĉar li en 1942 ĉe la universitato de Hamburgo akceptis la premion Rembrandt, li kiel multaj aliaj estis brulmarkita kiel fikunlaboranto kun la nazioj.

La plej multaj el la libroj de Timmermans estas tradukitaj en la ĉefajn eŭropajn lingvojn kaj ankaŭ en Esperanton (vd. malsupre). Precipe en Germanujo, kie la eldon­cifero de sia verkaro atingis 150 000 ekzemplerojn, li influis kelkajn junajn literaturistojn. Ankaŭ en Flandrujo multaj intermiksis siajn kolorojn sur la paletro de Timmermans, pro tio nur kapablante "Pallieter-adi".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1903 : Timmermans verkas siajn unuajn poemojn.
  • 1905 : Zeldzame verhalen uit Begijnhofsproken.
  • 1907 : Door de dagen. Verzamelde gedichten.
  • 1909 : Ecce-Homo en het bange portieresken (later opgenomen in Begijnhofsproken)
  • 1910 : Schemeringen van de dood (zes novellen)
  • 1912 : Begijnhofsproken
  • 1916 : Pallieter (unua eldono 1225 ex.) lia majstra verko. (filmita)
  • 1917 : Het kindeke Jezus in Vlaanderen
  • 1918 : De zeer schone uren van Juffrouw Symforosa, begijntjen
  • 1919 : Boudewijn (Besta eposo en strofoj) + multaj prelegoj en Nederlando
  • 1921 : Anna-Marie - Boudewijn en Karel en Elegast (prilaboro)
  • 1922 : De vier heemskinderen (prilaboro)
  • 1922 : Uit mijn rommelkast. Rond het ontstaan van Pallieter en Het kindeke Jezus in Vlaanderen
  • 1923 : Driekoningentriptiek en De ivoren fluit (mallongaj rakontoj)
  • 1924 : De pastoor uit den bloeyenden wijngaerdt - Pieter Breugel. Finpretigita nur en decembro
  • 1929 - Het keerseken in den lanteern - Het kleuterboek Rimetoj
  • 1925 : Schoon Lier en De oranjebloemekens
  • 1926 : Naar waar de appelsienen groeien en Het hovenkierken Gods
  • 1928 : Pieter Bruegel, zoo heb ik uit uwe werken geroken
  • 1931 : De wilgen
  • 1932 : De harp van Sint-Franciscus
  • 1933 : Pijp en toebak
  • 1934 : De kerk van Strijthem en Bij de krabbekoker
  • 1935 : Boerenpsalm (filmita)
  • 1936 : Het Vlaamsche volksleven volgens Pieter Breughel
  • 1941 : De familie Hernat
  • 1942 : Vertelsels
  • 1943 : Minneke-Poes - Oscar Van Rompay (essay) - Isidoor Opsomer - Een lepel herinneringen
  • 1944 : Vertelsels II - Anne-Mie en Bruintje
  • 1945 : Vertelsels III

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1924 : En waar de sterre bleef stille staan
  • 1926 : Leontientje
  • 1930 : De hemelsche Salomé
  • 1938 : Het kindeke Jezus in Vlaanderen (teatra prilaboro de Karl JACOBS)
  • 1938 : Het filmspel van Sint-Franciscus
  • 1943 : Pieter Bruegel
  • 1943 : Die sanfte Kehle (origina titolo: De zachte keel)

Aperis post lia morto[redakti | redakti fonton]

  • 1947 : Adagio (poemoj)
  • 1948 : Adriaan Brouwer

kaj cetere: Lierke-Plezierke - Brevarium in 1965 - Felix Timmermans verhaalt - De goede helpers en andere verhalen - Jan de Kraai en andere verhalen - Met Felix Timmermans door Vlaanderen kaj ankoraŭ en 1993 Pallieter in Holland - Uit mijn rommelkas - Een lepel herinneringen

Tradukoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aperis en Flandra Esperantisto, okt. 1935, p. 56-61.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]