Eŭgeno Miĥalski

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eŭgeno Miĥalski

Eŭgeno MIĤALSKI (Jevgenij Iosifoviĉ Miĥalskij, pseŭdonimoj: Torentano, Revulo, Profetivski) (1897-1937) estis esperantista poeto, aktiva en la laborista Esperanto-movado.

Enhavo

[redakti] Vivo

Miĥalski naskiĝis la 21an de januaro 1897 en Letiĉiv, Ukrainio. Li esperantistiĝis en 1911. En 1917 li fondis la literaturan Esperanto-revuon "Libera Torento" en Saratov, kie aperis liaj unuaj poemoj originalaj kaj tradukaĵoj. Li frue aliĝis al SAT kaj kunlaboris al Sennacieca Revuo, La Nova Epoko, "Bulteno de SEU", kaj pli poste al Internaciisto kaj al La Nova Etapo. Profesie li laboris kiel instruisto-bibliotekisto.

Li estas unu el la kunfondintoj de IAREV en 1931 kaj ludis centran rolon en la reaktivigo de la asocio en 1934. Tiam li redaktis la gazetojn Proleta Literaturo kaj Internacia Literaturo kun la helpo de la franco Honoré Bourguignon. Li estis arestita la 16-an de marto 1937 de NKVD pro senbaza akuzo pri partopreno en kontraŭsovetia trockiista organizo, kaj kondamnita al morto la 14-an de oktobro 1937. Li estis mortpafita la sekvantan tagon, kaj rehonorigita postmorte la 8-an de majo 1958.

[redakti] Verkoj

[redakti] Poemaroj

"Flirtvoĉa poeto. Majstro de la liberaj formoj. Liajn poemojn karakterizas la rapsodieca ritmokonstruo. La ĉeftemo en liaj unuaj tri libretoj estas la nudigita amo. En "Prologo" jam troviĝas socialistaj pensoj, sed en "Fajro kuracas" li tute forĵetis sian ĝistiaman ĉeftemon kaj grandspire kantas pri mondpolitikaj aktualaĵoj laŭ ekstreme maldekstra revolucia koncepto piedpremante la demokration. Cetere liaj poemoj estas belaj, variaj kaj surportas la aromon de ia stranga poezia ĉarmo." - EMBA, EdE

Liajn poemojn ukraine tradukis V. Misik (Avangard, 3, 1929) kaj Petro Timoĉko (Ternopilo).

[redakti] Esploristoj de vivo de Eŭgeno MIĤALSKI

Informilo Kurte kun anonco de M.Bjelogolovskij

En Soveta Unio vivon de Eŭgeno Miĥalski esploris inĝiniero M.Bjelogolovskij loĝinta en ukrainia urbo Doneck.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Rete legeblaj poemoj
Ekstera ligilo  Pri vivo kaj morto de E. Miĥalski, eseo de NikSt, Sennacieca Revuo, 1993
Ekstera ligilo  Poeto de amo kaj revolucio recenzo de Boris Kolker el MONATO
Ekstera ligilo  Eŭgeno Miĥalski: novaj informoj artikolo de Kornilov kaj Lukaŝeviĉ en Sennacieca Revuo, 1993
Ekstera ligilo  Verkoj de kaj pri Eŭgeno Miĥalski en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj