Marie Hankel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marie Hankel
Hermann Hankel, edzo de Marie Hankel

Marie HANKEL (naskiĝis je la 2-a de februaro 1844 en Schwerin kiel Marie Dippe, mortis je la 15-a de decembro 1929 en Dresdeno) famiĝis kiel la unua Esperanto-poetino de la mondo. Ŝi eklernis la lingvon en 1905 kaj tuj dediĉis sin kun multe da energio al la Esperanto-movado, kunfondis ekzemple la unuan Dresdenan Esperanto-grupon kaj kunorganizis en 1908 la 4-an Universalan Kongreson de Esperanto (UK) en Dresdeno.

Ŝia literatura verkaro konsistas ĉefe el poeziaĵoj, publikigitaj en diversaj revuoj. En 1909 Marie Hankel en la beletra festo "Internaciaj Floraj Ludoj " dum la UK en Barcelona gajnis la unuan premion pro sia poemo "La simbolo de l'amo".

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • La renkonto : komedieto originale verkita / de Marie Hankel. En: Tri unuaktaj komedioj: ludataj dum la 4a Internacia Esperantista Kongreso en Dresden, aŭgusto 1908; p. [87] - 96
  • Tie ĉi oni parolas Esperante: unuakta komedio / de Thomas J. Williams. Trad. kaj aranĝita de M. Hankel. En: Tri unuaktaj komedioj: ludataj dum la 4a Internacia Esperantista Kongreso en Dresden, aŭgusto 1908; p. [55] - 86
  • La simbolo de l' amo / Marie Hankel. En: Unuaj Internaciaj Floraj Ludoj: Barcelono, Septembro 1909; p. [3]
  • Sableroj / de Marie Hankel. Leipzig: Germana Esperanto-Librejo, 1911, 91 p. : muziknotoj. - (Internacia Librotrezoro 2-4)

La simbolo de l' amo

Rozujo sovaĝa, simbolo de l' amo,
En vintro vi staras sen ia ornamo!
En kampo vi nuda ĉagrenas dezerte,
Rozujo, malvarmo mortigos vin certe.
Mallaŭte tre dolĉa voĉeto elsonas:
„Silentu, silentu, mi dormon bezonas,
Min nutras denove patrino la tero.
Trankvile atendas mi ĝis la somero.“
Dormantan rozujon printempo vekigis,
Somero ĝin riĉe kaj bele florigis.
Ho, donu al mi nun kroneton belfloran,
Girlandan, balancan kaj brile koloran!
„Ne tuŝu, ne ŝiru floraron, la mian.
Mi pikos, mi vundos la manon, la vian,
Pro amo mi miajn floretojn defendos,
Pro amo mi miajn pikilojn forsendos.“
Al vento ĝi florofoliojn oferis,
Aŭtune la fruktoj fiere aperis:
Rozujo, simbolo de l' amo vi estas,
Trankvila, alloga, kuraĝa vi estas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo[redakti | redakti fonton]