Marie Under

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Marie UNDER (naskiĝis la 27-an de marto 1883 en Talino, mortis la 25-an de septembro 1980 en Stokholmo) estis estona poetino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Under naskiĝis kiel filino de la lerneja instruisto Priidu (Friedrich) Under kaj lia edzino Leena Under (naskiĝita Kerner). Origine la familio devenis de la insulo Hiiumaa. De 1891 ĝis 1900 ŝi vizitis la "Germanan Lernejon por Knabinoj" en Talino. Jan en la aĝo de 11 jaroj Under komenciĝis verki unuajn poemojn, komence precipe en germana lingvo. En 1902 ŝi edziniĝis al Karl Hacker kaj laboris kiel libro-vendistino. La familio vivis ĝis 1906 en Moskvo.

Subtenita de la pentristo Ants Laikmaa Under pli kaj pli sin okupis pri poezio en estona lingvo. Dekomence ŝi apartenis al la movado de literatura simbolismo Siuru. Jam ŝia unua poem-libro Sonetid ("Sonetoj") de 1917 fariĝis literatura sukceso. Ŝiaj poemoj estas stampitaj de malsoifo je la vivo kaj de memdono al amo kaj naturo. En 1927 ŝi edziniĝis al la estona poeto Artur Adson kaj fariĝis unu el la plej influaj estonaj lirikistinoj.

En 1944 Under fuĝis al Svedio pro la okupacio de Estonio fare de Sovetunio. De tiam pli kaj pli tonoj de hejm-sopiro aldoniĝis al ŝia verkaro. De 1945 ĝis 1957 ŝi laboris ĉe la teatra muzeo de Stokholmo.

Poem-kolektoj[redakti | redakti fonton]

  • "Sonetid" (1917; en Esperanto "Sonetoj 1917", Chapecó: Fonto 1988, 62 p. - Fonto-kajeroj 5)
  • "Eelõitseng" (1918)
  • "Sinine puri" (1918)
  • "Verivalla" (1920)
  • "Pärisosa" (1923)
  • "Hääl varjust" (1927)
  • "Rõõm ühest ilusast päevast" (1928)
  • "Õnnevarjutus" (1929)
  • "Lageda taeva all" (1930)
  • "Kivi südamelt" (1935)
  • "Mureliku suuga" (1942)
  • "Sädemed tuhas" (1954)
  • "Ääremail" (1963)
  • "Mu süda laulab" (postmorte 1981)

Marie Under en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La estona esperantistino Hilda Dresen (parte) tradukis plurajn verkojn de Under. Ili aperis memstare en 1929 (Elektitaj Versaĵoj de Marie Under) kaj en la kolektoj Tutmonda sonoro 1981 kaj Nova Esperanta Krestomatio 1991. Detalojn vd. en la sekcio "eksteraj ligiloj".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]