Raymond Schwartz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Raymond Schwartz
Raymond Schwartz.jpg
Raymond Schwartz rolante en Angoroj
Dato de naskiĝo 8-an de aprilo 1894
Loko de naskiĝo Metz
Dato de morto 14-an de majo 1973
Loko de morto Parizo
Nacieco franco
v  d  r
Information icon.svg

Raymond SCHWARTZ [reMON ŜVARC], en esperanto Rajmondo Ŝvarco (naskiĝis la 8-an de aprilo 1894 , mortis 14-an de majo 1973) estis franca bankoficisto kaj esperanto-verkisto.

Li naskiĝis en Metz, lorena urbo tiam germana, sed en franclingva familio. Li ricevis bonegan edukadon kaj ne nur flue parolis la francan kaj la germanan, sed ankaŭ lernis la latinan kaj la grekan; tre frue li esperantistiĝis kaj revis pri paca estonteco danke al Esperanto. La unua mondmilito estis por li, kiu estis enarmeigita kaj devis batali sur la orienta fronto, terura seniluziiĝo. Post la milito li ne restis en Metz, denove franca, sed elmigris al Parizo, kie li laboris kaj fine emeritiĝis kiel kundirektoro de grava banko. Havante ian duoblan vizaĝon, li estis serioza kaj kompetenta homo en sia profesio, kaj samtempe ludis en Esperantistaj kabaredoj, kie li kreis multe da skeĉoj, tiel ke multe da Esperantistoj, kiuj lin nur supraĵe konis, lin imagis ĝoja drinkemulo.

Liaj skeĉoj kaj liaj libroj estas ege amuzaj kaj spritaj, sed ne ĉiam tre prudaj. Je la komenco de «Duoncento da fraŭlinoj» en Kun siaspeca spico:

Jen estis fraŭlin' en Parizo;
ŝi dormis sen noktoĉemizo,
feliĉe ŝi havis
- Kaj tio min ravis -
piĵamon en mia valizo.

Pliaj amuzaj poemoj plume de li estas La Diversaj Aĝoj de l' Homo kaj Liriko kaj Praktiko.

Lia romano Kiel akvo de l' rivero (1963) estas unu el la plej longaj kaj bontaksataj romanoj en Esperanto.

En Parizo Schwartz gvidis la kabaredojn: Verda Kato (1920 - 1926), Bolanta kaldrono (1936 - 1939), Tri koboldoj (1949 - 1956). Li redaktis la ĵurnalon La Pirato kaj kontribuis per humuraĵoj inter alie al la Sennacieca Revuo.

Kiel akvo de l' rivero[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kiel akvo de l' rivero.

Raymond Schwartz estis multe pli sentema, ol oni kredis, kaj lia humura masko eble utilis por kaŝi lian vundiĝemon. Pripensiga estas unu el liaj aforismoj: «Post riparo aĵo ne plu estas kiel antaŭe. Ankaŭ ne la amikeco.» Sed oni malinklinas konfidi sin al homoj ne kapablaj kompreni, kaj dum lia junaĝo Raymond Schwartz, kiu same amis la francan kulturon kiel la germanan, multe suferis pro la milito. Vidinte ambaŭflanke de la landlimo tro da Esperantistoj, kiuj forĵetis sian universalisman idealon kaj fariĝis ardaj patriotoj, li ne plu kredis je la sennacieco kaj poste ĉiam rifuzis aliĝi al SAT, kvankam li ĉiujare kontribuis al Sennacieca Revuo per sia artikolo «Laŭ mia ridpunkto».

Ne volante verki sian aŭtobiografion, li rakontas la historion de juna Franco, kiu estas scivolema pri la germana kulturo. Li iras al Berlino, trovas tie multe da amikoj kaj enamiĝas al berlina junulino. Finfine, post unu jaro li sentas sin tute hejma en tiu urbo. Li sin rigardas preskaŭ Germano. Subite ekokazas la milito, tuj la amikoj fuĝas de li, oni lin rigardas kiel malamikon. Li sukcesas pasi al Francujo, lasante post si la duonon de si mem. Iuj opinias, ke se tiu romano povus esti legata de Alzac-Lorenanoj, ili tuj komprenus lin. Sed Schwartz ne tradukis ĝin, kaj tiun elekton respektis lia familio.

El Enciklopedio de Esperanto[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Raymond SCHWARTZ (ŝvarc), franco, bankoficisto. Nask. 8 apr. 1894 en Metz. Tie li fondis en 1913 EG „Amika Rondo“. Ekde 1920 li gvidis dum kelkaj jaroj la faman E-an kabareton „Verda Kato“ en Parizo. E 1932 ĉefred. de la „Gazeto de la XXIV. Kongreso“. Li publikigis rimaĵojn jam en 1912 (en „Tutmonda Espero“ kaj post la milito poemojn kaj artikolojn en diversaj gazetoj, precipe en L. M. Ekde 1933 li redaktas la monatan spritgazeton, „La Pirato“. En S. la E-a mondo trovis sian humoriston, kiu la tro verdajn flankojn de la movado scias mirinde eklumigi per sia buba spegulpeceto. En la Pirato li estas vere la „terura infano“ de la E-a familio: nenio restas kaŝita antaŭ li kaj nenion li indulgas, kiu aŭ kio estas inda je grimaco aŭ pinĉo. Sed pinĉante per moko, samtempe li tiklas per sprito, tiel ke la pinĉito mem devas ridi anstataŭ indigni - Liaj versaj verkoj “Verdkata Testamento“ (1926) kaj „La Stranga Butiko“ (1931), estas plenaj de la sukaj fruktoj de lia kurioza fantazio: kanzonoj laŭ kabareta stilo, ironia rezento de strangaj tipoj verdaj kaj neverdaj, akre trafaj kaj milde pikaj observoj, spritaj vortludoj. Ĉio ĉi, prezentita per perfekta verstekniko, montras lin kiel simpatian bohemon, kiu havas tre sanan racion, grandan ĝukapablon pri la etaj ĝojoj de l' vivo, kompreneman ridon pri ĉiu homa malforto, sanan ironion pri ĉio gravmiena kaj hipokrita. La samaj kvalitoj distingas liajn prozajn skizojn, aperintaj en la „Prozo ridetanta“ (1928). Lia mallonga romano: „Anni kaj Montmartre“, rakontinta la danĝerajn aventurojn de naiva germana knabino en Parizo, estas unu el niaj plej plezure legeblaj originalaĵoj. En ĝi mankas ĉiu sentimentala siropo aŭ gravmiena moralprediko kaj la akre trafa karakterizo, simpla, natura prezentmaniero kaj interesa templekto ĝin faras vere eta ĉefverko. Aparta valoro de la libro estas ĝia stilo: kerne E-a, facilflua, natura, plena de surprize vidigaj bildoj kaj ĉarma familiareco.


Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Raymond Schwartz » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»