Johann Christian Kestner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Christian Kestner
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1741 (1741-08-28)
en Döhren-Wülfel
Morto 24-an de majo 1800 (1800-05-24) (58-jaraĝa)
en Luneburgo
Tombo Luneburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Charlotte Buff
Infanoj August Kestner • Georg Kestner • Hermann Kestner • Carl Kestner • Eduard Kestner • Wilhelm Georg Conrad Arnold Kestner • Charlotte Kestner • Klara Kestner
Okupo
Okupo arkivistojuristo
vdr

Johann Christian KESTNER (Döhren, Hanovero, 28a de aŭgusto 1741 - Luneburgo, 24a de majo 1800) estis germana juristo kaj arkivisto, konata ĉefe kiel la edzo de Charlotte Buff, kiu utilis al Johann Wolfgang von Goethe kiel inspiro kaj modelo por la rolulo "Lotte" en la romano Die Leiden des jungen Werther (La suferoj de la juna Werther).

Johann Christian estis sekretario (1767-1773) en la Imperia Tribunalo en Veclaro, kiam li konis Charlotte Buff, filino de publika funkciulo kaj altpostenulo de la Teŭtona Ordeno, kaj ili fianĉiĝis. La juna Johann Wolfgang von Goethe estis en 1772 farante jurajn praktikojn en la tribunalo de Veclaro kaj konis ambaŭ el ili. Ankaŭ li enamiĝis de "Lotte", kiam ŝi estis jam fianĉiĝinta. Tiu amafero kaj la memmortigo same pro nekorespondita amo fare de Karl Willhelm Jerusalem, kolega advokato, per la pafilo de Kestner estis la motivo kaj "krudmaterialo" por la epistola romano plej konata de Goethe nome Die Leiden des jungen Werther (La suferoj de la juna Werther) publikigita en 1774. "Lotte" en la romano montras trajtojn similajn al tiuj de la reala Charlotte kaj ŝia edzo Kestner estis karakterizita kiel "Albert". Post ilia geedziĝo en 1773 en Veclaro, la paro translokiĝis al Hanovero, kie Kestner enposteniĝis kiel vicarkivisto kaj reĝa konsilisto inter Granda Britio kaj Hanovero. La geedzoj Kestner havis 12 gefilojn, el kiuj la plej aĝa Georg (1774) estis baptofilo de Goethe.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rüdiger R. E. Fock: Die Kestner. Eine deutsch-französisch-schweizerische Familie macht Geschichte(n). Schnell Buch und Druck, Warendorf 2009, ISBN 978-3-87716-706-9.
  • Siegfried Rösch: Die Familie Buff. Einblick in eine mehr als vierhundertjährige Familiengeschichte. Verlag Degener & Co., Neustadt an der Aisch 1953.
  • Alfred Schröcker (Eld.): Die wahre Brunnenfreiheit. Das Kurtagebuch des Johann Christian Kestner vom 9. bis 30. Juli 1765 in Bad Rehburg. Wehrhahn, Laatzen 2005, ISBN 3-86525-023-8.
  • Alfred Schröcker (Eld.): »Du bist ein Sterblicher!«. Gedichte des jungen Johann Christian Kestner (1760/61). Wehrhahn, Laatzen 2006, ISBN 3-86525-044-0.
  • Thielen, Hugo. In: Hannoversches biographisches Lexikon. Von den Anfängen bis in die Gegenwart. Schlüter, Hannover 2002, ISBN 3-87706-706-9, S. 197.
  • Alfred Schröcker: Johann Christian Kestner. Der Eigendenker. Eine Jugend in der Mitte des 18. Jahrhunderts. Wehrhahn, Laatzen 2011, ISBN 978-3-86525-184-8.