Die Fischerin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
unua eldono de 1782
albordiĝejo servinta kiel kuliso; fone cenotafo (kastelparko de Tiefurt)

Die Fischerin (La fiŝistino) estas kantoteatraĵo de Johann Wolfgang Goethe kiu havis sian premieron en la 22.7.1782 en la parko de Kastelo Tiefurt apud Vajmaro, Germanujo. Dediĉis Goethe la verkon al Johann Gottfried Herder kaj ties edzino Karoline. La tuton komencis la balado Der Erlkönig.[1]

Genius loci[redakti | redakti fonton]

La ĝis nun konserviĝinta albordiĝejo ĉe la rivero Ilm uziĝis kiel kuliso.[2] Markas ĝin nun ŝtupareto kun du malaltaj sokloj rande. Kontraŭe troviĝas la cenotafo por princo Friedrich Ferdinand Constantin (Saksio-Vajmaro-Eisenach).

Inter la pentristoj de ĝi estis ankaŭ Georg Melchior Kraus kaj surloke estis ankoraŭ aliaj prezentadoj de la menciita teatraĵo. La fotisto Louis Held porĉiamigis tian momenton okaze de la Goethe-festo de 1910.[3] La unua preso de la kantoteatraĵo fariĝis ankaŭ en 1782.

Aktoris anoj de la Amatora teatro de Tiefurt, i.a. Goethe mem, Corona Schröter, Karl Ludwig von Knebel. Eĉ la pentristo Georg Melchior Kraus rajtis kunaktori. La loko elŝipiĝa estas nun monumentprotektotaĵo.

Jen gaja priskribo de George Henry Lewes de la efektoj de la drameto kaj kelkaj travivaĵoj dum la premiero[4]:

Das Stück ward im Tiefurter Parke gespielt, zum Teil am Ufer der Ilm in der Nähe der Brücke, zum Teil auf der Ilm selbst, die mit zahlreichen Fackeln und Lampen erhellt war. Unter hohen Erlen am Flusse standen Fischerhütten verstreut; dazwischen Netze, Boote und sonstiges Gerät. Auf dem Herde Dorotheas (es war Corona Schröter) brannte Feuer. In dem Augenblicke, wo die zusammenberufenen Fischer ihre Fackeln und Besen anzündeten und sich teils in die Boote, teils am Ufer entlang zerstreuten, um das verloren geglaubte Mädchen zu suchen, erschienen die Hügel, die sich zur Ilm hinab ziehen, plötzlich in glänzender Beleuchtung, die alle nahen Gegenstände bestrahlte und sich im Wasser abspiegelte, während die entfernteren Baumgruppen und Höhen im tiefsten Dunkel lagen. Die Zuschauer hatten sich sehr zahlreich versammelt, und da sie sich auf der hölzernen Brücke zusammendrängten, um das magische Spiel der Lichter auf dem Wasser zu beobachten, so brach die Brücke unter der Last, und die eifrigen Bewunderer fielen in den Fluß. Es wurde indes niemand beschädigt. Man lachte herzlich über das unfreiwillige Bad, und der Unfall ward als ein spaßhaftes Zwischenspiel angesehen.

Ĉi tie ankaŭ substrekiĝas ke modestega verko finfine iĝis la plej konata de ĉiuj aĵoj surscenigitaj je Tiefurt.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.99498111.366835

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. fonaj informoj pri tiu ĉi balado
  2. Gerhard R. Kaiser: Tiefurt – Literatur und Leben zu Beginn von Weimars großer Zeit, Wallstein-Verlag Göttingen 2020, p. 83–111. ISBN 978-3-8353-3659-9
  3. Renate Müller-Krumbach: Louis Held: Hofphotograph in Weimar - Reporter der Jahrhundertwende. VEB Fotokinoverlag Leipzig, Leipzig 1985, p. 207.
  4. (adapto al la moderna germana ortografio), el: G. H. Lewes: Goethe's Leben und Werke. Erster Band. (traduko de Julius Frese), ĉapitro 25, parto 6 "Liebhabertheater", Verlag Carl Krabbe, Stuttgart 1877 (11-a eldono). - Traduko: Oni ludis kastelparke, parte ĉe la riverobordo apud la ponto, parte sur la rivero mem. Ĝi estis ilumigita de pluraj torĉegoj kaj lampoj. Sub la altaj alnoj ĉeriveraj troviĝis disĵetitaj kabanoj de fiŝkaptistoj, interrompitaj de retoj, boatoj kaj aliaj aferoj. Sur la forno de Doroteo (la rolon havis Corona Schröter) brulis fajro. Kiam la kunvokitaj fiŝistoj ekflamigis siajn torĉojn kaj balailojn kaj forkuris diversdirekten por serĉi la ŝajne malaperintan knabinon, la montetoj sterniĝantaj riverodirekten tuj aperis brilantaj. La lumoj tuŝis ĉiujn aliajn objektojn kaj speguliĝis akve - dum la pli foraj arboj kaj altaĵoj kuŝis en absoluta obskuro. La spektantaro kolektiĝis dense kaj pelante kaj multaj estis surponte por povi bone vidi la lumaĵojn enakvajn. Sekve la ponto ne plu eltenis la pezegon kaj ili falis akven. Neniu estis damaĝita kaj sekve oni ridis pri la kontraŭvola bano kaj la akcidento taksiĝis gaja interludo.