Maria Karoline Flachsland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maria Karoline Flachsland
Persona informo
Naskonomo Maria Karoline Flachsland
Naskiĝo 28-an de januaro 1750 (1750-01-28)
en Riquewihr
Morto 15-an de septembro 1809 (1809-09-15) (59-jaraĝa)
en Vajmaro
Tombo Jacobsfriedhof Weimar
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Johann Friedrich Flachsland
Patrino Rosina Catharina Flachsland
Frat(in)o Ernestine Rosine Flachsland
Edz(in)o Johann Gottfried Herder
Infanoj Siegmund August Wolfgang von Herder • Carl Adelbert von Herder • Luise Stichling • Emil Gottfried von Herder
Okupo
Okupo redaktisto • verkisto
vdr

Maria Karoline FLACHSLAND (naskiĝinta la 28-an de januaro 1750 en Riquewihr, mortinta la 15-an de septembro 1809 en Vajmaro) etis la edzino de Johann Gottfried Herder. Ŝi verkis bigrafion de la edzo, redaktis kaj prilaboris liajn skribitaĵojn kies eldonon ŝi dilegente kaj sindoneme prizorgis.

Maria Karoline Herder, fraŭline Flachsland

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Estante la filino de Johann Friedrich Flachsland (1715–1755) kaj de la filino de la laufen-a paroĥestro, Rosina Catharina Mauritii (1717–1765).[1] Post la frua morto de la gepatroj ĝi vivis en la mastrumejo de la filino Friederike Katharina (1744–1801) je Darmstadt, kiu estis nuptinta tie en 1761 la oficiston Andreas Peter Hesse (1728–1803, nobeliĝo en 1770). Tie ĉi ŝi iĝis membro de al t.n. literatura Rondo de Merck en Darmstadt kiu nombriĝis inter la plej gravaj kunvenoj de la sensiveco-movado dum Klerismo. Johann Wolfgang von Goethe, kiu baldaŭ iĝis ŝia amiko, Franz Michael Leuchsenring, Sophie von La Roche, Johann Heinrich Merck kaj la estonta edzo Johann Gottfried Herder ankaŭ (almenaŭ intertempe) apartenis al la menciita rondo.

Samloke ekis ŝia (duona) fianĉiĝ-tempo kies belo kaj malpli belo dokumentatas en ampleksa leterinterŝanĝo. La geedzeco okazis en la 2.6.1773 en Darmstadt. Tuj poste la paro ekloĝis en Bückeburg kie Herder dĵoris kiel konsistoria konsilisto kaj kortega predikisto. La filoj Gottfried kaj August naskiĝis en Bückeburg. Kun la tiea kortegkapelestro Johann Christoph Friedrich Bach la predikisto flegis fruktodonan kunlaboron por la daŭro de kvin jaroj.

Ŝia fratino Ernestine Rosine estis ekde 1761 ina favoratulo ĉe la kortego de Ludoviko la 9-a (Hessen-Darmstadt). En 1766 ŝi iĝis ties edzino post kiam Ludoviko forpelis ŝin cedante al ŝi pension de po 500 guldenoj por jaro. Ernestine pli malfrue havis psikajn problemojn pro kio Maria Karolina iĝis ŝia kuratorino. Mallonge post ĝi sendis Ernestine en specialan hejmon kie ŝi mortis.[2]

Danke al perado goeta la familio translokiĝis en 1775 kun ambaŭ filoj Vajmaron. La postenon de konstistorikonsilisto ĉe la vajmara kortego ne plenumis ĉiujn esperojn de Herder. La vivo en relative eta rezideja urbo eĉ seniluziigis lin; tamen la familio restis en Vajmaro grandiĝante per kvin infanoj.

Maria Karoline Herder, kreta desegnaĵo de Adam Weide

La sinidentigon kun vivo kaj verko edzaj estis eksterorda. Ne nur dum la vivo de Gottfried ĝi helpis senĉese en la renoma pligrandigo de la edzo sed ankaŭ post ties morto. Volonte ŝi mem ĉiam restis en al fono. Estante sekretariino, lektorino de la herder-aj verkoj, leterverkintino, biografiistino kaj eldonistino Karoline Herder nombriĝis sendube inter la plej elstaraj virinoj de la vajmara klasikismo. Eldonade helpis ŝin la plej maljuna filo kaj kuracisto Gottfried von Herder.

Karoline Herder entombigitis en 1809 sur Jakoba tombejo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Erinnerungen aus dem Leben Joh. Gottfrieds von Herder. Gesammelt und beschrieben von Maria Carolina von Herder. Du volumoj. Tübingen 1820 Google-Digitalisat

Letereldonoj (elekto)

  • Herders Briefwechsel mit Caroline Flachsland. Nach den Handschriften des Goethe- und Schiller-Archivs. 2 Bde. Eldonis Hans Schauer. Weimar 1916, 1928
  • Auszug aus dem Briefwechsel: Meine süße Bestimmung, ĉe: Andrea van Dülmen (eld.): Frauenleben im 18. Jahrhundert. Antologio. Büchergilde Gutenberg, Frankfurt 1992, ISBN 3-7632-4124-8; denove ĉe C. H. Beck, München 2006, ISBN 3-406-54500-9, p. 38 (pri privirinaj demandoj)
  • Johann Gottfried Herder: Italienische Reise. Briefe und Tagebuchaufzeichnungen 1788–1789. München 1988

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp.Erinnerungen aus dem Leben Joh. Gottfrieds von Herder. Gesammelt und beschrieben von Maria Carolina von Herder, Band 1, p. 172 Google-Digitalisat
  2. Anna Eunike Röhrig: Mätressen und Favoriten - Ein biographisches Handbuch, MatrixMedia Verlag GmbH, 2010, ISBN 978-3-932313-40-0, p. 138–140

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Dobbek: Karoline Herder. Ein Frauenleben in klassischer Zeit. Weimar 1967.
  • Wilhelm Dobbek: Herder, Carolina Maria, geborene Flachsland. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 8, Duncker & Humblot, Berlin 1969, ISBN 3-428-00189-3, S. 603 f. (Digitalisat).
  • Emil Baader: Portrait einer berühmten Alemannin. Herders Gattin Karoline Flachsland. In: Die Markgrafschaft, Heft 4/1959, S. 10–11 Digitalisat der UB Freiburg
  • Peter von Gerhardt, Hans Schauer: Johann Gottfried Herder – seine Vorfahren und seine Nachkommen. Leipzig 1930.
  • Norgard Kohlhagen, Siegfried Sunnus: Eine Liebe in Weimar. Caroline Flachsland und Johann Gottfried Herder. Stuttgart 1993
  • Andrea Schütte-Bubenik: Empfindsamkeit auf Abwegen. Die Korrespondenzen der Caroline Herder. Disertaĵo. Berlin 2001, ISBN 3-932089-76-6.
  • Gottfried Theodor Stichling: Aus Drei und fünfzig Dienstjahren. Hermann Böhlau, Weimar 1891

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]