Louis Held (fotografisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Held
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1851 (1851-12-01)
en Berlino
Morto 17-an de aprilo 1927 (1927-04-17) (75-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo fotistoĵurnalisto • fotoĵurnalisto • kinisto
vdr

Carl Heinrich Louis HELD (naskiĝinta la 1-an de decembro 1851 en Berlino, mortinta la 17-an de aprilo 1927 en Vajmaro) estis germana fota kaj filma pioniro kiu antaŭ ĉio aktivis Vajmare. Li konsideratas unu el la pioniraj dokumentadfotistoj de Germanlando kaj tre gravis por la enbilda transdono de la etoso de la nova Vajmaro ĉ. la jaro 1900. Held estis tre malfermitaj al modernaj komunikiloj farante ekde 1910 ankaŭ filmajn dokumentadojn. En 1912 li fondis en Vajmaro Reform-Lichtspiele, la tiutempe tria kinejo en la urbo. Li intense okupiĝis pri la ebloj de kolorfilmumado kaj patentigis meze de la 1920-aj jaroj propran teknikon pri kolorigo de filmoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junuleco kaj trejniĝo[redakti | redakti fonton]

Held estis filo de Charlotte Marie (fraŭline Pignol) kaj Adolf Ferdinand Carl Held, kiu posedis en Berlino fabrikon pri ŝtalrisortoj. En 1859 mortis la patro kaj unu jaron post la patrino. Held plue edukitis ĉe parencon en paroĥuja domo en Heiligensee ekigante post fino de la lerneja tempo trejniĝon ĉe la silkaĵfabriko Seidenwarenfabrik Pignol & Heiland en Potsdam. Jam frue li montris intereson pri fotado fotante familianojn per memfabrikitaj simplegaj aparatoj. Ĉe la ateliero de Julius Cornelius Schaarwächter en Berlino li pasigis trejniĝon je la fotista metio kaj fondis kiel 25-jaraĝulo kun la pentristo kaj fotisto C. Steinl sian unuan foto-vendejon en Legnica.[1] Tie faritis fotoj portetaj, pejzaĝaj kaj arĥitekturaj kun oferto de pligrandigoj kaj reproduktado. Fare de princo Arthur of Connaught li ricevis la titolon de kortega fotografisto kun la rajto porti ties blazonon en reklamoj.[2] En 1879 li separiĝis de la kompaniano Steinl. Jam en septembro 1878 li estis nuptinta filinon de ĉapelfaristo, Clara Klein kaj iĝis tuj filiestro en Munkeno. Sed tiu periodo de vendisto ne longis. Ekde 1879 li deĵoris por la daŭro de ne tute tri jaroj en Berlino antaŭ ekloĝado en Vajmaro.

Ateliero vajmara ekde 1882[redakti | redakti fonton]

Skandala foto de la mortinta granddukino Karolino, 1905

Vajmare li malfermis en la 1.4.1882 atelieron ĉe Schiller-strato nr 16 kiu specialiĝis antaŭe je portretfotoj. Inter multaj aliaj li fotis jam en majo 1882 lian granddukan moŝton Karlo Aleksandro (Saksio-Vajmaro-Eisenach) kiu markis multjardekjaran konekson inter la Held-ateliero kaj la vajmara kortego.[3] Centra kaj tre lukra laboro estis la portretoj de la maljuna Franz Liszt, per kiuj komercadis ankaŭ Loretz en Londono. En 1888 li iĝis civitano vajmara kaj krome la titolo de Grandduka kortegfotisto. Komence de 1905 li fotis la kadavron de la - verŝajne memmortiginta - granddukino Karolino de Saksio-Vajmaro-Eisenach transdononte la bildon al la berlina gazetaro. Koleriĝinte pri tiu ĉi maldiskreteco la grandduko Vilhelmo Ernesto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) venigis lin por dono de vangofrapoj kaj knutaj punbatoj. Lia posteulo ĉekortege igis Franz Vältl.[4] Jam en 1886 Held translokiĝis en pli grandan atelieron de ĉe strato Marienstraße 1 (hodiaŭ parto de Bauhaus-Universitato Vajmaro) dungante plurajn kunlaborontojn kaj trejnante multajn lernoknabojn. Krom pri portreta fotografado Held pli kaj pli ekinteresiĝis pri eksteraj bildoj kaj bilddokumentadoj. En 1886 li estis la unua fotisto kiu rajtis fari fotojn de la ĉambroj de la Goeto-domo. Samjare ĝi malfermitis kiel muzeo.[5]

Akvoportistoj ĉe la puto de sur Wieland-placo en Vajmaro, 1906

Held fotis multajn (kulturajn/sociajn) eventojn en Vajmaro dokumentante teknikajn novaĵojn kiel la unuan cirkuladon de tramo aŭ la konstruon de moderna kanalsistemo. Danke al sia vojaĝkamerao li sukcesis kapti bonege ĉiutagajn scenojn laborpostenajn aŭ bazarplacajn. En siaj enatelieraj fotadoj, eĉ de la plej gravaj elstaruloj, li taŭgigis la t.n. komponadan principon[6], t.e. de karakterizigo de la portetotulo ankaŭ per la ĉirkaŭaĵo. Tiel verkistoj fotitis kun libroj, bakistoj en bakejoj ktp. Ekde 1893 li ŝatatis kiel objektfotografoj, ekz. de meblaj prototipoj de Henry Van de Velde.

En novembro okazis la unua fota ekspozicio de Held ĉe Karlsplatz-muzeo en Vajmaro kie elmontritis bildoj de konatuloj kiel Lil DagoverHenry van de Velde. Du jarojn poste Held, estrarano de la Germana fotista asocio (kun sidejo en Vajmaro), ankaŭ enmiksiĝis je la Internacia fotografia ekspozicio en Dresdeno. Li organizis la kontribuaron de la turingiaj fotografiartistoj prezentante proprajn verkojn sur la kampoj de metifotado kaj sciencoj pri fremdaj landoj kaj popoloj (ekz. pri arĥitekturo). Held, kies idoj Carl († 1913) kaj Ella ankaŭ ellernis la fotografimetion, famiĝis intertempe kiel kamerareportero. Li fotis ankaŭ ekstere de Germanujo pri publikaj aferoj: konatas verkoj liaj pri Vieno. Liaj bildoj aperis en taggazetoj kaj revuoj, ekz. ĉe "Der Tag" kaj "Über Land und Meere".[7]

Filmfaranto Held ekde 1910[redakti | redakti fonton]

Lil Dagover, aktorino en la unua filmo de Held (ĉ. 1913)

Ĉiam interesiĝante pri novaĵoj li bonvenigas por sia laboro filmojn ekde ĉ. 1900. Unuaj eksperimentoj faritis per la en 1902 surmerkatigita etfilmkamerao Ernemann-Kino kun unutrufilmo. Ekde 1910 estiĝis dokumentadaj kaj etaj filmoj sur normalgrandecfilmo en Pathé-kamerao. Held i.a. filmigis en sia unua filmo Schlangentanz dancscenojn je Ilm-parko kun la tiam ankoraŭ malkonata Lil Dagover. Poste faritis filmoj pri kulturaj eventoj kiuj pluse fotografie dokumentitis. Ekde 1912 Held prezentis la filmojn antaŭ malgrandan spektantaron en la salonego de Arbalesta societo vajmara. La intereso pri liaj filmoj tiom grandas ke en novembro 1912 malfermitis la filmteatrejo Reform-Lichtspiele apud la fotoateliero. Baldaŭ la programo pliriĉiĝis per longaj filmoj ekz. la mutaj filmoj Der Student von Prag kaj Kirasŝipo Potjomkin. En 1919 la kinejo ĉe Marien-strato pligrandiĝis kaj en 1921 transprenis ĝin lia filo Hans. Post la morto de Held en 1927 Reform-Lichtspiele ludonitis kaj en 1933 ili fermiĝis. Held krome eksperimentumis filmteknike. Inter liaj patentoj troviĝis ankaŭ propono pri farado de koloraj filmoj (Verfahren zur Herstellung von Kinofilmen in natürlichen Farben) de 1923.[8]

Lastaj vivojaroj[redakti | redakti fonton]

En 1925 Luis Held transdonis la atelieron al la filino Ella, kiu en 1918 kiel la unua turingianino ricevis majstrectitolon fotistan.[9] Ĝismorte Held faris eksperimentojn pri kolorfotografio kaj kontrolis kaj pruvis hipotezojn pri trikolor-presado per la miksado de flavo, ruĝo kaj bluo: de tio rezultiĝis ankaŭ pluraj publikigoj, ekz. Caspar David Friedrich, Moritz von Schwind kaj Die sieben Raben und das Puppenhaus in Arnstadt. En 1926 li frapitis de apopleksio. Lia ateliero prizorgitis ĝis 1957 de Ella Beyer-Held malpost transdono al la longjara kunlaborinto kaj Held-disĉiplo Paul Bucher. En la 1969-a jaro Eberhard Renno, ekda lernoknabo kaj de Beyer-Held kaj de Bucher, ekrespondecis pri la ateliergvidado kaj la altvalora arkivo.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Grafino Bothmer 1904 antaŭ la sama fono kiel
... la dancistino Saharet ĉ. 1900

Held komence estis atelierfotisto laborante kun la tiutempe tipaj prospektoj. Sur la fotoj ekkoneblas prospektoj de palacsimila arĥitekturo sed ankaŭ de pejzaĝoj. Li fotis malkonatajn personojn kaj post la sukceso de la Liszt-serio pli kaj pli konatulojn. Krom muzikistoj, verkistoj kaj dancistoj ankaŭ damojn de ĉe la vajmara kortego kaj anojn de la imperiestra domo - tiaĵoj eĉ bildkarte venditis kaj senditis.[10] Parte ekzista ne nur prospektfotojn sed ankaŭ portetoj el la privataj ĉambroj de la objektoj. Tio iĝis lulilo de la por Held tipa bildo kun reporteraĵkaraktero.

Pli malfrue Held kreis dokumentadajn kaj ĉiutaguzotajn fotojn. Lia agado ebenigis la vojon al la moderna bildĵurnalismo de la fruaj 1930-a jaroj. Held malŝatis artefaritajn efektojn kaj intencitan lumigmanipuladon preferante la normalajn lumkondiĉojn. Celo lia estis realisma kaj kruda bildigo de la okazito. Ekde 1892 oni trovis liajn fotojn en taggazetojn kja revulojn; la unua ĝis nun konata foto de Held engazete estis je artikolo de "Berliner Abendpost".[11] La unuaj kolorfotografiaj verkoj aperis en la 1880-aj jaroj.

Faskoportantino, 1903

Reporterfotiste Held siatempe ne havis konkurencon, almenaŭ en Germanujo. Nur de Ottomar Anschütz konatas fotoj de simila kvalito kiu tamen pli ŝatis la pli dinamikajn bildojn. Krome Held rifuzis ludi la rolon de perbilda akuzanto. Sekve prezento de malriĉuleco jes faritis, de mizerego ne.[12] Povis esti ke dokumentado kaj portredado ja interagis ĉe Held. La bildoj pri Henry Van de Velde ekzemple inkluzivis portretojn, ĉambrojn, domajn eksteraĵojn, meblojn, tekstilaĵojn, ŝtofajn kaj potajn dizajnojn, pentraĵojn el la privata van-de-velde-a kolekto ktp. Simile intense estis la okupiĝo de Held pri Elisabeth Förster-Nietzsche kaj Nietzsche-arkivo. La verkaro de Held decide karakterizigis la kulturhistorian heredaĵon pri la nova Vajmaro ekde 1900 kiu portis la stampon ekz. de Förster-Nietzsche, Van de Velde kaj Harry Graf Kessler.[13]

Ekster tio lia filmaj verkoj konsidereblas rekta kontinuigo de la fotado: la volita sobreco de la fotoj denove senteblas ĉefilme. Ankaŭ la temoj iel samis: kulturaĵoj, teknikaj okazoj, pejzaĝoj kaj urboj en tuta Germanujo. La filmoj venditis/ludonitis sub la marko Weimar Film Hofphotograph Held. En anonco de aŭgusto 1910 Held informas ke la filmoj jam 30 horojn post farado livereblas. Tiam li estis faritna jam pli ol 50 filmoj.[14] Konserviĝis 42 filomoj de li ekz. Die Eröffnungsfeier des Weimarer Flugplatzes kaj Stimmungsbilder aus dem Spreewald. Ilin posedas la filma arkivo de la Federacia arkivo en Koblenz.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Renate Müller-Krumbach: Einführung: Zur kulturhistorischen Bedeutung Louis Helds. Ĉe: Renate und Eberhard Renno (eld.): Louis Held. Hofphotograph in Weimar – Reporter der Jahrhundertwende. Fotokinoverlag, Leipzig 1985, p. 8.
  2. Paul Kaiser (red.), Stadtmuseum Weimar (eld.): Das Fotoatelier Louis Held in Weimar. Hundert Jahre Geschichte einer fotografischen Werkstatt. Druckhaus Weimar, Weimar 1982, p. 3.
  3. Renate Müller-Krumbach: Einführung: Zur kulturhistorischen Bedeutung Louis Helds. Ĉe: Renno 1985, p. 13.
  4. Thomas Föhl: Der Fotograf Louis Held. Ĉe: Stefan und Eberhard Renno (eld.): Louis Held. Im alten Weimar. Fotografien 1882–1919. Lehmstedt, Leipzig 2008, p. 6.
  5. Renate Müller-Krumbach: Einführung: Zur kulturhistorischen Bedeutung Louis Helds. Ĉe: Renno 1985, p. 8.
  6. Renate Müller-Krumbach: Einführung: Zur kulturhistorischen Bedeutung Louis Helds. Ĉe: Renno 1985, p. 20.
  7. Renate Müller-Krumbach: Einführung: Zur kulturhistorischen Bedeutung Louis Helds. Ĉe: Renno 1985, p. 22.
  8. Vgl. Patenturkunde in Renate Müller-Krumbach: Einführung: Zur kulturhistorischen Bedeutung Louis Helds. Ĉe: Renno 1985, p. 27.
  9. Renate Müller-Krumbach: Einführung: Zur kulturhistorischen Bedeutung Louis Helds. In: Renate und Eberhard Renno (eld.): Louis Held. Hofphotograph in Weimar – Reporter der Jahrhundertwende. Fotokinoverlag, Leipzig 1985, p. 30.
  10. Kaiser 1982, p. 18.
  11. Wolfgang G. Schröter: Annotation: Zur Bedeutung Louis Helds in der Fotohistorie. Ĉe: Renno 1985, p. 40.
  12. Sein Bereich erstreckte sich […] bis zur Armut, nicht bis zum Elend. --- Ĉe: Technisches Museum Dresden (eld.): Der Photograph Louis Held, Weimar (1851–1927). Wegbereiter der Bildberichterstattung. Akzidenz-Druck, Dresden 1983, p. 5.
  13. Thomas Föhl: Der Fotograf Louis Held. In: Stefan und Eberhard Renno (eld.): Louis Held. Im alten Weimar. Fotografien 1882–1919. Lehmstedt, Leipzig 2008, p. 8.
  14. Tiu ĉi reklamo troviĝas ankaŭ ĉe Kaiser 1982, p. 19.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Paul Kaiser (red.), Stadtmuseum Weimar (eld.): Das Fotoatelier Louis Held in Weimar. Hundert Jahre Geschichte einer fotografischen Werkstatt. Druckhaus Weimar, Weimar 1982, OCLC 180601602.
  • Technisches Museum Dresden (eld.): Der Photograph Louis Held, Weimar (1851–1927). Wegbereiter der Bildberichterstattung. Akzidenz-Druck, Dresden 1983, OCLC 75871316.
  • Renate und Eberhard Renno (eld.): Louis Held. Hofphotograph in Weimar – Reporter der Jahrhundertwende. Fotokinoverlag, Leipzig 1985
  • Stefan und Eberhard Renno (eld.): Louis Held. Im alten Weimar. Fotografien 1882–1919. Lehmstedt, Leipzig 2008, ISBN 978-3-937146-58-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Louis Held (Fotograf) en la germana Vikipedio.