Muta filmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Satán se divierte (1907), de Segundo de Chomón el Hispanio

Muta filmo (aŭ "silenta filmo") estas filmo, ne havanta sonon kaj konsistiganta nur el rolado.

La ideo kombini bildojn kun registrita sono estas preskaŭ tiom malnova kiom kino mem, sed ĝis fine de la 1920-aj jaroj, la plejparto de la filmoj estis ankoraŭ mutaj. Tiu periodo antaŭa al la enmeto de sono estas konata kiel la "muta erao" aŭ la "silenta periodo".

La arto de kino atingis plenan maturaĝon antaŭ la apero de filmoj kun sono. Ĉar la muta kino ne povis uzi sinkronan sonon kun la bildo por prezenti la dialogojn, oni aldonis titolojn por klarigi la situacion al la spektantaro aŭ por montri gravajn konversaciojn.

Projekcio[redakti | redakti fonton]

La projekcioj de mutaj filmoj kutime ne okazis en kompleta silento: kutime ili estis akompanataj de viva muziko, ofte ludata de pianistoorgenisto. Jam en la komencoj de la kina industrio oni rekonis la muzikon kiel esencan parton de ĉiu ajn filmo, por etosigi la agadon kiu okazis sur la ekrano. La kinoj de malgrandaj urboj kutime havis pianiston por akompani la projekciadon; tiuj de grandaj urboj povis havi orgenistojn aŭ eĉ kompletajn orkestrojn, kiuj povis aldoni sonajn efektojn. En kelkaj okazoj estis rakontisto kiu, per fora voĉo, rakontis la intertitolojn aŭ priskribis kio estis okazanta.

Ludotekniko[redakti | redakti fonton]

La muta kino postulis pli grandan emfazon en la korpa komunikado kaj ĉefe en la vizaĝa esprimado, por ke la spektantaro povu kompreni pli bone kion aktoro estis ludanta sur la ekrano. Ekde la nuna vidpunkto, kelkaj filmoj de la muta erao povus aperi strangaj, ĉar ili povis impresi kvazaŭ la aktoroj superludus troige. Parte pro tio, la mutaj komedioj estas nuntempe pli popularaj ol la dramoj, ĉar la superludado aperas pli nature en komedio. Tamen, en kelkaj mutaj filmoj la ludado estas pli milda, depende de la reĝisoro kaj de la lerteco de la geaktoroj. La superludado estis kutimo kiun la geaktoroj ofte estis heredintaj el la teatra scenejo, kaj la reĝisoroj pli alkutimiĝintaj al la nova kino malhelpis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plejparto de la mutaj filmoj estis faritaj en Francio je rapidecoj pli malrapidaj ol tiuj de la sonaj filmoj (normale de 16 al 20 bildoj por sekundo anstataŭ 24), pro tio se oni ne aplikas specialajn teknikojn por montri ilin je la originala rapideco ili povos aperi artefarite tro rapidaj, kio troigas ties malmulte naturan aspekton. Tamen, kelkaj mutaj filmoj estis filmitaj je malpli da rapideco intence por tiele akceli la agadon; tiun formon de stiligo oni uzis prefere ĉe komedioj.

En la jaroj antaŭaj al la enmeto de la sono oni filmis milojn da mutaj filmoj, sed konsiderinde granda nombro da ili (kelkaj historiistoj kalkulas inter 80 kaj 90 %) perdiĝis porĉiame. La filmoj de la unua duono de la 20-a jarcento estis gravuritaj en kartoĉoj de Nitrata acido, kiu estas malstabila, alte brulebla, kaj postulis zorgan konservadon por eviti disiĝon laŭonge de la tempo. La plejparto de tiuj filmoj ne estis konservitaj; post jaroj, la gravuraĵoj polviĝis. Multaj el ili estis reciklitaj, kaj granda nombro estis detruitaj en incendioj. Pro tio la konservado de filmoj estis ĉefa celo de la historiistoj de filmoj. Al tio helpis foje la kreado de publikaj filmotekoj.

La plej enspezaj mutaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Sceno el Birth of a Nation (Nasko de nacio)

Sube estas listigitaj filmoj kiuj enspezis pleje en filma historio, laŭ la gazeto Variety en 1932. [1]

  1. The Birth of a Nation (Nasko de nacio) (1915) - $10,000,000
  2. The Big Parade (1925) - $6,400,000
  3. Ben-Hur (1925) - $5,500,000
  4. Way Down East (1920) - $5,000,000
  5. The Gold Rush (Orimpetego) (1925) - $4,250,000
  6. The Four Horsemen of the Apocalypse (La kvar rajdistoj de la Apokalipso) (1921) - $4,000,000
  7. The Circus (1928) - $3,800,000
  8. The Covered Wagon (1923) - $3,800,000
  9. The Hunchback of Notre Dame (La ĝibulo de Notre Dame) (1923) - $3,500,000
  10. The Ten Commandments (La dek ordonoj) (1923) - $3,400,000
  11. Orphans of the Storm (1921) - $3,000,000
  12. For Heaven's Sake (1926) - $2,600,000
  13. Seventh Heaven (1926) - $2,400,000
  14. Abie's Irish Rose (1928) - $1,500,00

La plej konataj aktoroj[redakti | redakti fonton]

Multaj aktoroj famiĝis jam en la muta erao ĉefe en komedioj kaj humuraj filmoj, kiel Charlie Chaplin, alinome Charlot, la duopo de Stan Laurel kaj Oliver Hardy, Buster Keaton kaj Harold Lloyd. En plej stilaj kaj nekomediaj filmoj elstaris Lon Chaney, Douglas Fairbanks, la famega svedino kiu poste iĝis stelulino ankaŭ en sona filmo Greta Garbo, Mary Pickford, Gloria Swanson kaj tiu kiu famigis tutmonde la miton de la latina amanto Rudolph Valentino.

La ĉefaj reĝisoroj de muta kino[redakti | redakti fonton]

En la sona erao[redakti | redakti fonton]

Kelkaj kinofaristoj omaĝis la komediojn de la muta erao, inkludante:

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Variety (1932-06-21). "Biggest Money Pictures", gazeto : Variety, paĝoj : 1. Alirita 2007-05-07.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]