Gloria Swanson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gloria Swanson
Persona informo
Gloria Swanson
Naskonomo Gloria May Josephine Swanson
Naskiĝo 27-an de marto 1899 (1899-03-27)
en Ĉikago, Ilinojso
Morto 4-an de aprilo 1983 (1983-04-04) (84-jaraĝa)
en Novjorka Hospitalo, Nov-Jorkio
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Tombo Episcopal Church of the Heavenly Rest Columbarium vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lake View High School vd
Partio Respublikana Partio vd
Familio
Patro Joseph T. Swanson vd
Patrino Adelaide Klanowski vd
Edz(in)o Wallace Beery • Herbert K. Somborn • Henry de La Falaise • Michael Farmer • William N. Davey • William Dufty vd
Infanoj Gloria Somborn • Michelle Bridget Farmer vd
Profesio
Okupo aktorofilmproduktoro • aŭtobiografo • teatra aktoro • televida aktoro • filmaktoro • produktoro vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1914–1983 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gloria May Josephine SWANSON (27a de Marto, 1899 – 4a de Aprilo, 1983) estis usona aktorino kaj produktoro. Ŝi famiĝis per aktorado en dekoj de mutaj filmoj en la 1920-aj jaroj kaj estis nomumita trifoje por la Oskar-premio por Plej Bona Aktorino, fama ĉefe pro sia reveno en 1950 per la filmo de Billy Wilder Sunset Boulevard, kiu ankaŭ havigis al ŝi premion Ora Globo.

Swanson naskiĝis en Ĉikago kaj edukiĝis en militista familio kiu translokiĝis el bazo al bazo. Ŝia entuziasmo por la aktoro de Studioj Essanay nome Francis X. Bushman kondukis ŝian onklinon porti ŝin viziti la studion de la aktoro en Ĉikago. Tiukadre la 15-jaraĝa Swanson ricevis proponon por ekaperi en filmo, kaj tiel ŝi ekkarieris antaŭ kameraoj. Swanson tuj estis dungita por labori en Kalifornio por komediaj kurtoj de la Keystone Studios de Mack Sennett kun Bobby Vernon.

Swanson en la 1920-aj jaroj.

Ŝi estis finfine dungita de Famous Players-Lasky/Paramount Pictures, kie ŝi estis kontraktita por sep jaroj kaj iĝis tutmonda superstelulino. Ŝi stelulis en serio de filmoj pri socio, reĝisorita de Cecil B. DeMille, kiel Male and Female (1919). Ŝu pluis kiel sukcesa filmostelulo en The Affairs of Anatol (1921) kaj Beyond the Rocks (1922). Ŝi stelulis ankaŭ en kritike laŭditaj verkoj kiel Zaza (1923) kaj Madame Sans-Gêne (1925).

En 1925, Swanson aliĝis al United Artists kiel unu el pioniraj filmistaj virinoj de la kinindustrio. Ŝi produktoris kaj stelulis en 1928 en la filmo Sadie Thompson, kiu havigis al ŝi nomumon por Oskar-premio al la Plej Bona Aktorino en la unua jarceremonio. Ŝia sonkina filmodebuto en 1929 per The Trespasser, havigis al ŝi duan nomumon por Oskar-premio. Queen Kelly (1928–29) tamen estis katastrofa biletvenda malsukceso, sed ĝi estas memorita kiel silentfilma klasikaĵo. Post preskaŭ du jardekoj antaŭ la kameraoj, ŝia kinsukcesoj vanuis dum la 1930-aj jaroj. Swanson ricevis novajn laŭdojn pro sia reveno al kino en sia rolo kiel Norma Desmond en Sunset Boulevard (1950). Ŝi faris poste nur tri pliajn filmojn, sed aperis gaste stelule en kelkaj televidprogramoj, kaj aktoris en turneaj produktaĵoj de teatraĵoj.

Ŝi estis vegetarano kaj praktikis jogon. Ŝi apogis kandidatojn de la Respublikana Partio.[1] Ŝi edziniĝis sesfoje, havis pliajn plurajn amantojn kaj suferis abortojn kaj nefeliĉajn amaferojn. Kariere ŝi partoprenis en dudeko da kurtoj kaj en kvindeko da filmoj. En televido ŝi aperis en ĉirkaŭ deko da programoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shearer, Stephen Michael (2013). Gloria Swanson: the Ultimate Star. Thomas Dunne Books. ISBN 978-1-250-00155-9. p. 368.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gloria Swanson en la angla Vikipedio.