Rudolph Valentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rudolph Valentino
Rudolph Valentino
usona aktoro
Naskiĝo 6-a de majo, 1895
en Castellaneta, Italio
Morto 23-a de aŭgusto, 1926
en Novjorko, Novjorkio, Usono
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Rudolph VALENTINO [rudolf valentino], realnome: Rodolfo Alfonso Raffaello Piero Filiberto Guglielmi di Valentina d'Antoguolla (naskiĝis la 6-an de majo 1895, mortis la 23-an de aŭgusto 1926) estis italdevena usona aktoro kun franca patrino.

Naskiĝinte en Castellaneta (Italio), li en la jaro 1913 elmigris al Usono, kie li unue vivtenis sin kiel kelnero kaj dancisto. En 1917 li ricevis sian unuan malgrandan rolon en filmo. Famon li gajnis per sia rolo en la filmo The Four Horsemen of the Apocalypse (la kvar apokalipsaj rajdantoj) en 1921. Baldaŭ li fariĝis mondkonata sekssimbolo, kaj lia frua morto – en 1926 en Novjorko – kaŭzis veran histerion inter liaj faninoj. Oni taksis, ke lian entombigon ĉeestis 100.000 homoj.

Valentino dufoje edziĝis, en 1919 al la aktorino Jean Acker kaj, du semajnojn post eksedziĝo, en 1923 al Natacha Rambova, dancistino. Ankaŭ de ŝi li eksedziĝis duonan jaron antaŭ sia morto. La edzeco kun Acker, kiu estis lesbanino, kredeble estis pure formala; tamen Valentino devis pro bigamio pasigi tri tagojn en malliberejo, ĉar la leĝaro de Kalifornio preskribis, ke inter eksedziĝo kaj reedziĝo devas pasi unu jaro.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • The Four Horsemen of the Apocalypse (Usono, 1921)
  • The Sheikh (Usono, 1921)
  • Moran of the Lady Letty (Usono, 1922)
  • Blood and Sand (Usono, 1922)
  • Monsieur Beaucaire (Usono, 1924)
  • The Eagle (Usono, 1925)
  • Cobra (Usono, 1925)
  • The Son of the Sheikh (Usono, 1926)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]