Richard Siedhoff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Siedhoff
Persona informo
Naskiĝo 1987
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Demokratia Respubliko
Okupo
Okupo muzikistokomponistopianisto
vdr

Richard SIEDHOFF [si:dhof] (naskiĝis en 1987 en Vajmaro) estas germana pianisto kaj komponisto. Li precipe renomon gajnis akompanante mutfilmojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Richard Siedhoff estante filo de gitaristo kaj komponisto jam frue ĝuis interesajn rigardojn al post la teatraj kulisoj kaj koncertscenejoj. Ekde la aĝo de sep jaroj oni instruis pianoludadon al li kaj jam dum junulaj jaroj li okupiĝis pri improvizado. Poste li studis muziksciencojn kaj kulturmanaĝerado ĉe la Liszt-muzikaltlernejo vajmara kaj la Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko. Intertempe li deĵoris kiel filmomuntisto. Dum la studentaj jaroj kreskis la intereso pri muta kinarto kaj la tion ĉi rilata muziko.

Unuaj spertoj pri rekta akompanado filma faritis de li en la jaro 2007-a en la vajmara kinejo Mon Ami dum akompano rekta de muta filmo, nome de Metropolis (1927) de Fritz Lang. Samjare li ankoraŭ piane akompanis La Passion de Jeanne d'Arc (1928) de Carl Theodor Dreyer kaj du monatojn poste The Cameraman (1928) de Buster Keaton - ambaŭ Vajmare.

Krom ĉe etaj spektakloj - al kiuj li flegas alvojaĝi kun sia privata kaj furora kinematografia ekipaĵo - li ankaŭ regula gastas ĉe Internaciaj mutfilmtagoj en Bonno[1], ĉe Filmmuzeo de Munkeno, ĉe Zeughaus-kinejo Berlin, ĉe Filmmuzeo Düsseldorf k.a. Kelkajn siajn muzikaĵojn li uzis jam por DVD-publikigoj. Li ankaŭ jam prezentis sin ĉe festivaloj en Svisujo, Aŭstrujo, Italujo, Skotlando, Tajlando, Suda Koreio kaj Ĉinio. Siedhoff estas kutima pianisto ĉe Lichthaus-kinejo kies mutfilmprojektojn li kuratoris. Ekster tio li kunfondis la ekde 2019 ekzistantajn Vajmarajn mutfilmtagojn kiuj okazas ene de la ĉiujara Artofesto Vajmaro.

Krom pianajn aĵojn kaj -improvizaĵojn por mutfilmkoncertoj Siedhoff ankaŭ kreas filmmuzikon por ĉambra muzikensembloj kaj orkestroj. Ĝis 2022 li jam ornamis pli ol 300 etfilmklasikaĵoj per propraj komponaĵoj. Ankaŭ originalmuzikaĵojn li plibonigonte pritraktis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der müde Tod, Lichthaus GmbH, Weimar, 4.9.2021

Mutfilmkomponaĵoj por orkestro[redakti | redakti fonton]

Filmmuzikaj akompanadoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Golem, wie er in die Welt kam Ries & Erler, Berlin 2020

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • Der Gang in die Nacht, belleville, München 2018

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 2020: premio Deutscher Stummfilmpreis por esti rekonstruktinta la sinfonian originan muzikon por Der Golem, wie er in die Welt kam[2]
  • 2021: Composer in Residence de la Berlina Metropolis-orkestro

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Förderverein Filmkultur, Bonn 2022. Arkivita el la originalo je 2022-09-22. Alirita 2022-11-17.
  2. Stummfilm-Magazin, Köln 2022. Arkivita el la originalo je 2022-09-20. Alirita 2022-11-17.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lutz Granert: Der etwas andere Pianist aus Thüringen, in „takt“, Erfurt, 26. Juli 2022 (surrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Richard Siedhoff en la germana Vikipedio.