Metropolis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metropolo
filma afiŝo
filma afiŝo
filmo
Originala titolo Metropolis
Produktadlando Germanio
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 10-a de januaro 1927
Daŭro 210 minutoj
Ĝenro Muta filmo
Sciencfikcio
Kameraado Karl Freund, Günther Rittau, Walter Ruttmann
Reĝisoro(j) Fritz Lang
Produktisto(j) Erich Pommer
Scenaro Fritz Lang
Thea von Harbou
Filmita en Germanio
Muziko de Gottfried Huppertz
Ĉefrolantoj Alfred Abel
Brigitte Helm
Gustav Fröhlich
Rudolf Klein-Rogge
Produktinta firmao UFA
Distribuo Universum Film AG (UFA)
Honorigoj Memory of the World in Germany
IMDb
vdr
Metropolis logo.

Metropolo (germane Metropolis) estas germana filmo de la jaro 1927 reĝisorita de Fritz Lang kaj verkita de li kaj lia edzino Thea von Harbou pri samnoma romano ŝia el 1926. Ĝi estis la plej multekosta muta filmo de tiu tempo. La scenaro estas lokigita en estonteca urba malutopio kaj ekzamenas oftan sciencfikcian temon tiaman: la socia krizo inter laboristoj kaj riĉuloj en kapitalismo. Krome ĝi estas konsiderata mejloŝtono de la germana ekspresionismo en kino kaj unu el la plej elstaraj filmoj de la epoko de la muta kino.

Historio de la filmo[redakti | redakti fonton]

Ekrankopio el la filmo pri "nova babela turo"

En megalopolo (grandega urbego) de la 21-a jarcento la laboristaro loĝas en geto subtera, kie troviĝas la industria kerno kaj ekzistas malpermeso eliri al la ekstera mondo. Incititaj de roboto, la laboristaro ribelas kontraŭ la intelekta klaso kiu tenas la povon, minacante detrui la urbon kiu troviĝas en la surfaco, sed Freder (Gustav Fröhlich), filo de la direktanto de Metropolo, helpate de la belulino Maria (Brigitte Helm) de malriĉa deveno, klopodos eviti la detruon pro sentoj kaj amo.

La historio de la filmo okazas en la jaro 2026, en ŝtaturbo de enorma grando nomata Metropolo. La socio dividiĝis en du malamikaj kaj komplementaj grupoj: elito de proprietuloj kaj pensuloj, kiuj loĝas ĉe la surfaco, rigardante la mondon ekde grandaj nubskrapuloj kaj urbaj pejzaĝoj, kaj laborista tavolaĉo, kiu loĝas sub la urbo kaj kiu laboras senĉese por pluhavi la vivmanieron de tiuj de la surfaco. La prezidento-direktoro de la urbo estas Johann 'Joh' Fredersen (ludita de la aktoro Alfred Abel).

La karisma kaj pacema rolulo Maria defendas la partion de la laboristoj. Sed anstataŭ inciti al insurekcio, ŝi urĝigas la laboristaron serĉi paceman kaj paciencan eliron, esperante la alvenon de la "Peranto", kiu unuigos ambaŭ duonojn de la socio. La filo de Fredersen, Freder (Gustav Fröhlich) konas Maria'n kaj enamiĝas al ŝi. Kiam li sekvas ŝin kaŝe, li eniras la subteran mondon de la laboristaro kaj rigardas la aĉajn kondiĉojn en kiuj tiuj vivas kaj laboras, kaj la absolutan disdegnon de la proprietuloj, kiuj preferas alporti pli da laboristoj por ke la maŝinoj ne haltu, ol helpi tiujn kiuj suferas akcidentoj ĉe ili. Freder decidas aliĝi al la plano de Maria.

Tamen Fredersen jam ekrimarkis la agadon de Maria, kaj timante insurekcion de la laboristoj, decidas postuli helpon de la sciencisto Rotwang (Rudolf Klein-Rogge), kiu siavice montras al li inan roboton, kiun li ĵus inventis. La roboto kreita de Rotwang povas ekhavi kaj la konduton kaj la aspekton de persono, kaj tiele ili decidas surogati Maria'n. La roboto ricevas ordonojn instigi tumultojn kaj malkontenton, por permesi al Fredersen lanĉi perfortan subpremon kontraŭ la laboristoj. Kion ne scias Fredersen, estas ke la roboto enhavas la spiriton de Hel, la eksedzino de Rotwang, kiu amoris kun la posedanto de la urbo, kaj forpasis naskante sian filon, Freder, kaj kiun Rotwang uzis kiel revenĝo kontraŭ la prezidento de Metropolo, sia filo, kaj la tuta urbo.

Statuo pri la robota Maria en la filmprodukta teritorio en la urboparto Babelsberg de Potsdamo

La vera Maria estas farita prizonulo en la hejmo de Rotwang, en Metropolo, dum la roboto surogatas ŝin kaj agitade ekscitas la laboristaron al ribelo. Krome, la roboto eksekvas la iniciatojn de Rotwang en sia revenĝoplano, kaj iĝas ekzotika dancistino en la prestiĝa kabaredo Joŝivara, ekscitante kaj senraciigante la ĉeestantaron, per malkonkordo kaj dekadenco inter la riĉaj junuloj. Laŭ la maldecaj konsiloj de la Roboto-Maria, la laboristoj komencas ribelon kaj detruas la "Kernomaŝinon", kiu havigas la energion kiu funkciigas la tutan maŝinaron de Metropolo. La detruo de tiu maŝino provokas ankaŭ, ke la akvujoj de la urbo ŝtopiĝu, kaj inundu la submondon de la laboristaro, kiuj blinde pro la agitado de la roboto, malzorgis la sekurecon de siaj gefiloj, kiuj finfine estas helpataj de Freder kaj de la vera Maria. Kiam ili ekrimarkas sian teruran eraron, la laboristoj, malesperaj eliras al la surfaco serĉe de sia "interna malamikino", la supozata Maria. La homamaso invadas la distran distrikton de la urbo kaj arestas la falsan Maria'n, kiun ili ligas al fosto kaj bruligas, dum Freder observas ĉion kaj malesperas. Sed tuj ili ekrimarkas, ke tiu Maria estas trompaĵo, kiam ardas la falsa karno kaj montras la subkarnan roboton, kaj kiam ili vidas Maria'n, kiu estas persekutata de la freneziĝinta Rotwang sur la tegmentoj de la katedralo de la urbo. Freder persekutas la scienciston Rotwang, kaj alfrontas lin ĝis kiam tiu falas de la tegmento al sia morto. Maria kaj Freder revenas surstraten kaj renkontiĝas kun Joh kaj Grot, estroj de la urbo kaj de la laboristaro. Antaŭvidiĝas la komenco de nova socio.

Sub la devizo germane "Mittler zwischen Hirn und Hand muss das Herz sein" (peranto inter cerbo kaj mano estu la koro), interpretebla kiel neceso, ke la amkapablo de la homaro unuigu kaj racion kaj forton,[1] reamikiĝas la gravulo Joh Fredersen kaj la laboristojn de Metropolo danke al Freder, kiu enkarniĝas la tri ideojn de tiu idearo: racio, laboro kaj koro.

Fritz Lang kaj Thea von Harbou kunlaboras.

Enhavo kaj interpretado[redakti | redakti fonton]

Fritz Lang ŝatis memorigi, ke la historio de Metropolo naskiĝis dum veturado al Usono, en oktobro 1924, kiam li rigardis ekde ŝia ŝipo dumnokte antaŭ la novjorka haveno la nubskrapulojn de la urbo kaj la lumigitajn stratojn. Reveninte, Thea von Harbou ekellaboris la scenaron. Tiu inspiro probable pli rilatas al la filmado ol al la scenaro, ĉar la historio probable estis jam skizita en julio 1924. Von Harbou verkis la romanon inspirita en la historio de la filmo.

Por la reprezentado de la socia ordo, Metropolo apogiĝas unuflanke sur la marksismo: estas du sociaj klasoj klare malsamaj kaj separitaj, el kiuj unu ekspluatas la alian sen eblo prosperi. Aliflanke oni kritikas la idealon de socialisma revolucio. La rolulo de la Roboto Maria, klara malbonulo, lanĉas la laboristaron al luktado, kaj kiel rezulto ili detruas sian medion kaj vivtenilon, malplibonigante sian situacion anstataŭ plibonigo. La kunlaborado inter la sociaj klasoj, anstataŭ klasbatalo, povas memorigi la li postan naziismon kaj ties ideologion, ĉar tiu estis la ekonomia korporaciista strukturo kiun defendis interalie la programo de la Naziisma Partio de la Laboristoj de Germanio (NSDAP), sed ankaŭ pluraj aliaj politikaj partioj de la epoko inter la du mondmilitoj, ekzemple la centrisma kaj malnazia partio Zentrumspartei de Germanio, havis ĝin. La parabolo de la Babela Turo ŝanĝiĝis: en tiu varianto la arkitektoj kaj la laboristoj parolas saman lingvon, sed ili ne interkompreniĝas; ankaŭ ne estas Dio. El kristanismo oni prenas la rolon de Maria, kiu personigas la Bonon, kaj la anoncon de la veno de Savonto.

Lang sciigis poste ke la ideo de koro kiel peranto inter mano (laborforto) kaj cerbo (regokapablo de la socio) estis falsa kaj pro tio tiu filmo jam ne plaĉis al li. Kvankam la centra tezo de la cerbo, la mano kaj la koro apartenas al Thea von Harbou, li kiel reĝisoro respondecis pri la filmo, kaj verdire pli interesiĝis en la teknikaj kaj arkitektaj aspektoj de la filmo ol en la politika fono de la historio.

La relativa sukceso de la filmo inter la tiama publiko klarigeblas pro tio, ke la socia bildo de la historio kontraŭas la tiaman misfidon pri socia progreso. La ĝenro de scienco-fikcio de la muta kino prezentas utopion, ĝenerale, pozitive, dum Lang elturniĝas al sklavado de bibliaj tempoj por reprezenti la estontecon. La monumentaj maŝinoj de la subtera urbo havigas al la malaltaj klasoj nehoman vivon, la homamaso estas facile manipulebla kaj oni praktikas mezepokajn ceremoniojn kiel bruligado de sorĉistinoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

(en la germana)

  • Thomas Elsaesser: Metropolis – Der Filmklassiker von Fritz Lang, Europa Verlag, Hamburg 2000, ISBN 3-203-84118-5
  • Enno Patalas: Metropolis in/aus Trümmern – Eine Filmgeschichte, Bertz + Fischer Verlag, Berlin 2001, ISBN 3-929470-19-5
  • Thea von Harbou: Metropolis – Der Roman zu Fritz Langs Film, Ullstein, Frankfurt/M., Berlin, Wien, 1978, ISBN 3-548-03394-6
  • Fred Gehler, Ullrich Kasten: Fritz Lang – Die Stimme von Metropolis, Henschel, Berlin 1990, ISBN 3-362-00522-5
  • Guntram Geser: Fritz Lang, Metropolis und Die Frau im Mond, Zukunftsfilm und Zukunftstechnik in der Stabilisierungszeit der Weimarer Republik, Corian-Verlag, Meitingen 1999, ISBN 3-89048-310-0
  • Ilona Brennicke, Joe Hembus: Klassiker des deutschen Stummfilms. 1910–1930, Citadel-Filmbücher, Goldmann, Munkeno 1983, ISBN 3-442-10212-X
  • Jacobsen / Sudendorf: Metropolis - Ein filmisches Laboratorium der modernen Architektur, Menges Verlag ISBN 3-930698-85-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.