Babela turo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Babela turo (1563), de Pieter Bruegel la Maljuna

La turo (alinome - Babilona turo) estas priskribita en Biblio, kio estis simbolo de malfideleco kaj manko de respekto al dio. En Biblio ni legas, ke la posteuloj de Noa, komencis konstrui turon en Ŝinar-ebenaĵo de Babilonio. Ili strebis konstrui tiel altan turon, ke ĝi povu atingi ĉielon. Daŭrigante sian laboron, ili koleris dion kaj li decidis venĝi kaj konfuzigis iliajn lingvojn. Post tio, homoj parolas en diversaj lingvoj kaj kovras la vastan surfacon de la tero.

La mito verŝajne havis du celojn: montri al homoj, ke oni ne povas malrespekti diojn, kaj klarigi, kial la homoj parolas malsamajn lingvojn.

Historia fono[redakti | redakti fonton]

Oni pensas, ke la fono por la Babela turo estas historia, sed multaj homoj dubas pri la historieco de la venĝo de dio. Efektive, la turo estis zigurato, kiu estis uzita por dia servo en Mezopotamia religio. Probable, ĝi estis la turo de Etemenanki, kiu estis parto de Marduka Templo en Babilono. Tiu templo-turo estis vere detruita, sed ĝin rekonstruis pli poste la reĝo Nabopolassar kaj ties filo Nebukadnecar la 2-a al la fino de 7-a jc. Kaj dum la amplekso de la templo estis impresa en siaj tempoj, tamen ĝi estis sufiĉe modesta kompare al modernaj konstruaĵoj.

La nomo 'Babela turo' devenas de la nomo de templo - Bab-ilu, signifanta 'Pordo de Dio'.

Sciencistoj ĵus malkovris en kolektaĵo de Martin Schøyen, la plej malnovan konatan reprezentadon de la Babela Turo. Ĝi estas skulptita je nigra ŝtono, La Steleo de la Barela Turo, datita je 604-562 a.K, la fregada tempo de Nebukadnecar la 2-a.

La Babela turo en la Biblio[redakti | redakti fonton]

Teksto el la Sankta Biblio, Genezo, ĉapitro 11 (tradukita de L.L. Zamenhof).

1. Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. 2. Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis. 3. Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko. 4. Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero. 5. Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. 6. Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. 7. Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. 8. Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. 9. Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.

Inspiroj[redakti | redakti fonton]

La Babelfiŝo, universala tradukilo aperanta en la sciencfikcia verko La petveturista gvidlibro pri la Galaksio de Douglas Adams, ricevis sian nomon laŭ la Babela turo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]