Zentrumspartei
El Vikipedio
Zentrumspartei (Partio de la Centro) nomiĝis germana katolika partio, fondita en 1870. Famaj politikistoj de ĝi estis Ludwig Windhorst kaj Wilhelm Marx. Ĝi devis dissolviĝi en 1933 sub la premo de la registaro de Adolf Hitler. Post la dua mondmilito la partio restariĝis kaj daŭre ekzistas, sed restis malgranda: ĝian gvidan rolon transprenis la Kristandemokratia Unio.