Wilhelm Marx

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wilhelm Marx

Wilhelm Marx (n. 15-an de januaro 1863 en Kolonjo; m. 5-an de aŭgusto 1946 en Bonn) estis germana juristo kaj politikisto (katolika Zentrumspartei).

En 1923/24 kaj 1926-1928 li estis regna kanceliero (ĉefministro). Li estis tiu kanceliero kiu plej longe regis dum la Vajmara Respubliko. En 1925 li sensukcese kandidatis por la regna prezidanteco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Marx naskiĝis kiel filo de instruisto, studis en Bonn juron kaj laboris poste ĉe tribunaloj. Post fondiĝo de la respubliko en 1919 la katoliko Marx povis pli bone sekvi sian karieron ol en la imperiestra regno. Li fariĝis prezidanto de la landa tribunalo en Limburg an der Lahn, baldaŭ poste prezidanto de la landa tribunalo en Berlino.

Li estis edzo de Johanna Verkoyen ekde 1891, kun kiu li havis kvar infanojn.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Marx fariĝis aktiva en la Deutsche Zentrumspartei (Centro), la partio de la katolikoj en Germanio. Ekde 1899 li gvidis la lokan grupon en Elberfeld.

De 1899 ĝis 1918 li estis membro de la prusa parlamento, ekde 1910 ankaŭ de la germana. Li aktivis precipe pri lerneja kaj kultura politiko, konata kiel modera kaj trankvila politikisto.

Dum la unua mondmilito Marx subtenis la pacrezolucion de la parlamento kaj kontraŭiis tro grandajn aneksiojn. Post la milito li elektiĝis en la Nacian Asembleon en Weimar. En 1923 li akceptis fariĝi regna kanceliero kaj oficis ĝis januaro 1925, denove en 1926-1928. Liaj unuaj du kabinetoj estis burĝaj minoritataj el la Centro, bavara kaj la du liberalaj partioj, la lasta kabinedo konsistis el la samaj partioj plus la konservativa Deutschnationale Volkspartei. La socialdemokratoj subtenis la eksterlandan politiko de Marx.

Ĉe la elektoj al la regna prezidanteco Marx estis kandidato de la vajmaraj (demokratiaj) partioj, sed ĉar la bavara partio kaj aliaj katolikaj grupoj ne subtenis lin, elektiĝis la konservativa protestanto Paul von Hindenburg.