Paul von Hindenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paul von Hindenburg
Paul von Hindenburg

En funkcio:
12-a de majo 1925 – 2-a de aŭgusto 1934
Antaŭulo Friedrich Ebert
Sekvanto Adolf Hitler
(Kiel regna Führer)

En funkcio:
1916 – 1919
Antaŭulo Erich von Falkenhayn
Sekvanto Wilhelm Groener

Naskiĝo 2-an de oktobro 1847
en Flag of the Kingdom of Prussia (1803-1892).svgPoznań / Posen, Grandduklando de Poznano, Reĝlando Prusio
Morto 2-an de aŭgusto 1934
en Flag of the German Empire.svg Flago-de-Nazia-Germanio.svg.png Neudeck / Ogrodzieniec apud Susz / Rosenberg, Orienta Prusio, Nazia Germanio
Nacieco germano
Politika partio senpartia
Edzo/ino Gertrud von Sperling
Infanoj Oskar von Hindenburg
Profesio soldato, politikisto
Religio kristano luterano
Subskribo Paul von Hindenburg, subskribo
v  d  r
Information icon.svg
Paul von Hindenburg

Paul Ludwig Hans Anton von Beneckendorff und von Hindenburg, naskiĝinta la 2-an de oktobro 1847 en Poznano (Poznań / Posen}, mortinta la 2-an de aŭgusto 1934 en Ogrodzieniec en la bieno Neudeck apud Susz / Resenberg, estis germana oficiro kaj politikisto. De 1925 ĝis sia morto li estis la tria prezidento de la Vajmara Respubliko. Nun lia tombo estas en Marburg ĉe la rivero Lahn en la preĝejo de Sankta Elizabeta.

La 30-an de januaro 1933 li nomumis Adolf Hitler regna kanceliero de Germanio. Per tio komenciĝis la aktiva fazo de la nazia potencopreno en Germanio.

Urboj en kiuj li estis la honora civitano[redakti | redakti fonton]

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Hindenburg estis la sola prezidento de la Vajmara Respubliko, kiun elektis la popolo:

  • La unua prezidento Friedrich Ebert estis elektita de la Nacia Asembleo.
  • La dua prezidento Walter Simons aŭtomate, kiel prezidanto de la regna kortumo, ricevis la oficon post la morto de Ebert, pordume, ĝis elekto de nova prezidento.
  • Adolf Hitler mem deklaris sin prezidento, tamen igis konfirmi tion per plebiscito.
  • Karl Dönitz post la morto de Hitler transprenis la prezidentecon laŭ ties testamento.