Michel Hazanavicius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Michel Hazanavicius
Michel Hazanavicius dum la premiero de The Artist en Parizo (2011)
Michel Hazanavicius dum la premiero de The Artist en Parizo (2011)
Naskiĝo la 29-an de marto 1967 (nun 1967-03-29) (47-jara)
Parizo Flago-de-Francio.svg Francio
Aktivaj jaroj 1988 - nun
Nuptopartnero Bérénice Bejo
Oskar-premio
Plej bona reĝisoro
2012 The Artist
Premio BAFTA
Plej bona reĝisoro
2011 The Artist
Plej bona originala scenaro
2011 The Artist
César
Plej bona reĝisoro
2012 The Artist
v  d  r
Information icon.svg

Michel HAZANAVICIUS (naskiĝis la 29-an de marto 1967 en Parizo) estas franca reĝisoro, aktoro kaj scenaristo, internacie konata pro lia reĝisorado de la filmo The Artist aperinta en 2011, danke al kiu li gajnis multajn premiojn, interalie Oran Globon kaj plurajn Oskar-premiojn, interalie por plej bona reĝisoro.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Michel Hazanavicius devenas el juda familio el Litovio (origine la familia nomo litove skribiĝas Hazanavičius), kun iuj parencoj ankaŭ el Pollando. Liaj gepatroj en infanaĝo pretervivis la Duan Mondmiliton kaŝe en Francio. Michel Hazanavicius estas frato de Serge Hazanavicius, ankaŭ aktoro[2] kaj li estas edziĝinta kun la franca aktorino—naskiĝinta en Bonaero-- Bérénice Bejo[3] kiu partoprenis en kelkaj el liaj filmoj kaj estas protagonistino de The Artist.

Ekde infanaĝo li estis granda fervorulo de kino, ĉu temis pri filmoj malmulte konataj en orginala versio aŭ plej popularaj.[4]

Li debutis kiel reĝisoro en 1999 per la filmo Mes Amis, komedio en kiu ludis lia frato Serge; li atingis sukceson en sia propra lando per siaj sinsekvaj realigoj OSS 117 : Le Caire, nid d'espions (2006) kaj OSS 117 : Rio ne répond plus (2009), ambaŭ rakontas en tono de komedio la misaventurojn de franca spiono "Hubert Bonisseur de La Bath", kaj li atingis tutmondan agnoskon en 2011 per la muta filmo The Artist.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Reĝisoro[redakti | redakti fonton]

Scenaristo[redakti | redakti fonton]

Produktisto[redakti | redakti fonton]

Aktoro[redakti | redakti fonton]

Muntisto[redakti | redakti fonton]

Premioj[redakti | redakti fonton]

Oskar-premio
Jaro Kategorio Filmo Rezulto
2012 Plej bona reĝisoro The Artist Gajnanto
2012 Plej bona originala scenaro The Artist Kandidato
2012 Plej bona muntado The Artist Kandidato
Premio Ora Globo
Jaro Kategorio Filmo Rezulto
2012 Plej bona reĝisoro The Artist Kandidato
2012 Plej bona scenaro The Artist Kandidato
Premio BAFTA
Jaro Kategorio Filmo Rezulto
2012 Plej bona reĝisoro The Artist Gajnanto
2012 Plej bona originala scenaro The Artist Gajnanto
2012 Plej bona muntado The Artist Gajnanto
Premio César
Jaro Kategorio Filmo Rezulto
2008 Plej bona originala aŭ adaptita scenaro OSS 117 : Le Caire, nid d'espions Kandidato
2012 Plej bona reĝisoro The Artist Gajnanto
Premio "Independent Spirit"
Jaro Kategorio Filmo Rezulto
2012 Plej bona reĝisoro The Artist Gajnanto
2012 Plej bona scenaro The Artist Kandidato

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]