Kirasŝipo Potjomkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kirasŝipo Potjomkin
Vintage Potemkin.jpg
Originala titolo Броненосец "Потёмкин"
Produktadlando Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio
Originala lingvo muta, kun ruslingvaj intertekstaĵoj
Kina aperdato 21-a de septembro 1925
Daŭro 75 minutoj
Ĝenro historia dramo
Kameraado Q987708
Reĝisoro(j) Sergej Mihajloviĉ Eisenstein
Scenaro Nina Agadzhanova
Ĉefrolantoj Aleksandr Antonov
Grigorij Aleksandrov
Distribuo Goskino
IMDb
v  d  r
Information icon.svg
Kirasŝipo Potjomkin

La Kirasŝipo Potjomkin (Броненосец "Потёмкин") estas nigra-blanka rusa, soveta mutfilmo, plej fama verko de reĝisoro Sergej Mihajloviĉ Eisenstein. La filmo prezentas epizodon de la rusa revolucio de 1905, ribelon de la matrosaro de kirasŝipo Potjomkin. Eizenstein transformis la eventon al filma eposo pri la revolucio kaj kiu iĝis baldaŭ klasika verko de la filma historio.

Sceno, eventoj[redakti | redakti fonton]

En haveno de Odeso strikas laboristoj. Grupo de matrosoj sur la ŝipo decidas – kun gvido de Vakulinĉuk – aliĝi al la striko. Ili sekvatage rifuzas manĝon el kunverma viando. Kapitano de la ŝipo ĵetigas baŝon sur la rifuzintojn kaj volas pafigi al ili, sed la vicordigita matrosaro ŝanĝas al flanko de Vakulincuk. En la elformiĝinta interbatalo oni senarmiligas la oficirojn, murdas la kapitanon, sed ankaŭ Vakulincuk mortas pro pafo. Lia kadavro estas portita al la bordo kaj oni katafelkas sur la moleo, lin funebras la urbanoj. La homamaso kolektiĝas sur la ŝtuparo (Potjomkina ŝtuparo, kie okazas unu el la plej famaj scenoj de la historio de kino, kie malsupreniras la ŝtuparo senkonduka beboĉaro), la soldataro ekpafas ilin, komenciĝas senbrida buĉado. Responde al tio, la kanonoj de la ŝipo pafas la urbajn palacojn. Ŝipoj de la floto kolektiĝas por kapti la ribelantan ŝipon, sed ties matrosoj estas solidaraj kun la Potjomkin, kiu tiel libere atingas la liberan maron, dume oni hisas la ruĝan flagon. (La nigra-blankan bildon de la flago, Eisenstein propramane – po filmero – pentris al ruĝa.)

Eisenstein skribis en studaĵo (1938), ke li konstruis la filmon simile al strukturo de klasika tragedio, el kvin „scenoj”:

  • 1. Homoj kaj vermoj
  • 2. Dramo sur la ferdeko
  • 3. La mortinto alvokas al agado
  • 4. La odesa truparo
  • 5. Renkontiĝo kun la ŝiparo

Li plue detale analizis, kiel kuniĝas la partoj al unuo.

Sceno el la filmo: soldataj botoj sur la odesa ŝtuparo

Eisenstein uzis montaĵojn, kies celo estis agitado por la revolucio, forta emocia efiko.

Filma historio[redakti | redakti fonton]

Fama bildo el la filmo: subenruliĝanta beboĉareto sur la odesa ŝtuparo

La filmo estis pretigita je 20-jara datreveno de la 1905-a revolucio kaj estis prezentita la 5-an de decembro 1925, en Moskvo. La prezentadon partoprenis la tuta stabo, vestita en matrosan vestaron, vestiblo de la kinejo estis ornamita per flagoj de la mararmeo.

La Kiraŝipo Potjomkin sukcesis jam en la sekva jaro en eksterlando. Li sukcesis en la pariza monda ekspozicio, la usona filmakademio elektis ĝin en 1926 kiel la plej bona filmo. La originala filmo estis plurfoje tranĉita pro la eksterlanda kaj enlanda cenzuroj. Kelklande oni malpermesis ties prezentadon (ekz. en Hungario inter la du mondmimilitoj kaj en Hispanio post la Hispana enlanda milito).

Joseph Goebbels nazia ministro pri propagando alvokis la germanajn reĝisorojn en 1934 por pretigi la "nacisocialistan Potjomkin". La filmo estis preta post du jaroj (1936) Blankaj sklavoj – kirasŝipo Sevastopol. Tiu ĉi filmo prezentis kruelaĵojn de la bolŝevikoj dum la oktobra revolucio de 1917.

Oni prezentis nur en 2005 la senkurtigitan, preskaŭ originalan, restaŭrigitan version de la filmo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]