Beboĉaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Historia beboĉaro (ĉ. 1910)
Beboĉaro 1904
Historia beboĉaro kun risorto kiel ĉe ĉaroj kaj sunŝirmilo
Reloj por beboĉaro ĉe ŝtuparo

Beboĉaro estas veturilo por kuŝa aŭ sida transporto de bebojinfanoj.

Gravaj ecoj de beboĉaroj estas:

  • uzo de ekologiaj aŭ almenaŭ ne domaĝigaj materialo
  • sekurrimenoj, risortoj
  • nerenverseblo
  • kontraŭpluva kaj kontraŭsuna ŝirmiloj
  • rulkapablo
  • pezo
  • grandeco (transporto en aŭtotramo)
  • altecregulebla puŝilo

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Por diversaj bezonoj, ekzistas ankaŭ diversaj tipoj de beboĉaroj sur la merkato, inter ili lastatempe la jenaj:

  • Por ĝemeloj dulokaj beboĉaroj, aŭ unudirektaj (ambaŭ beboj sidas samdirekte) aŭ dudirektaj (la beboj sidas unu fronte al la alia).
  • Triciklaj beboĉaroj, t.e. kun tri radoj anstataŭ kvar kiel tradicie.
  • Por tiuj infanetoj kiuj jam sidas, altaj infanĉaroj, kie la infano estas preskaŭ samnivela al plenkreskuloj; ofte ili estas triciklaj.
  • Kun akompanantoj, t.e. beboĉaroj, kie la bebo sidas kaj pli aĝa infano staras malantaŭ ĝi.

Alternativoj[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo dum longa tempo forgesita, sed ekde la 1970-aj jaroj pli kaj pli populara alternativo al beboĉaro estas la portado de beboj ĉe la korpo. Ekzistas multaj diversaj portiloj, el kiuj la beboŝultrotuko estas la plej diversuzebla.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sturm-Godramstein, Heinz: Kinderwagen gestern und heute. Books on Demand GmbH, Norderstedt, 2001, 978-3831122127.
  • Der Kinderwagen, in: Stephen van Dulken: Das große Buch der Erfindungen. Ideen, die Geschichte machten. Artemis & Winkler, 2. Aufl. 2005, ISBN 3-538-07187-X, S. 31f

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]