Malgranda Ursino (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malgranda Ursino
Malgranda Ursino
Latina nomo Ursa Minor
(genitiva Ursae Minoris)
Mallongigo UMi
Imagata bildo
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 0h 0m 0s ... 24h 0m 0s
Deklinacio 66° 0' 0" ... 90° 0' 0"
Areo 256 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 56
Najbaraj konstelacioj Drako, Ĝirafo, Cefeo
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 2
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 2,02
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -24° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco 0° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Junio
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
v  d  r
Information icon.svg

Malgranda UrsinoUrseto (latine: Ursa Minor, genitive Ursae Minoris) estas konstelacio en la norda tera ĉielo. Ĝi estas unu el la 88 modernaj konstelacioj kaj unu el la 48 listigitaj de Ptolemeo.

Ĝi estas notinda pro sia proksimeco al la norda ĉiela poluso, sed tio ŝanĝiĝos post jarcentoj pro la efiko de precesio. La vorto arktika venas el la greka arktos, "urso"; kaj la latina vorto por "nordo", septentrio, referiĝas al la sep brilaj steloj de la konstelacio.

Urseto enhavas stelaron vulgare konatan kiel la Malgranda Kulerego pro tio ke la sep plej brilaj steloj formas kuleregon. La stelo ĉe la fino de la tenilo estas la Polusa Stelo, samtempe la plej brila stelo de la konstelacio. Oni povas trovi la Polusan Stelon sekvante linion formitan el la du steloj ĉe la fino de la bovlo de la Granda Kulerego, proksima stelaro trovita en la stelfiguro Granda Ursino.

Ursa Major & Minor.gif

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la helena mitologio[1] Arkaso estis la filo de Kalisto. Pro kolero, iun tagon, Hera ŝanĝis Kaliston en ursinon. Ĉar Zeŭso timis, ke lia edzino agu same kontraŭ Arkaso, li kaŝis lin en montaran regionon, kiu nomiĝas hodiaŭ Arkadio. Tie li vivadis tute pacema ĝis la festo, kiun organizis Lycaon, reĝo de la lando. Lycaon planis bruligi Arkason sur altaro, kiel ofero al la dioj.

Arkaso preĝis laŭte sian patron. Zeuso aŭdis, kaj savis lin. Li punis Lycaon ŝanĝante lin en la unuan lupfantomon. Arkaso fariĝis reĝo de Arkadio kaj fama ĉasisto. Iun tagon, ĉasante en la arbaroj, li vidis ursinon. Li ne rekonis sian patrinon kaj pretigis sin ekpafi sagon. Por preventi tion, Zeŭso tuj transportis ilin ambaŭ en la ĉielon.

En la nokta ĉielo, la Granda Ursino kaj la Malgranda Ursino rondiras kune ĉirkaŭ la Polusa Stelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mythologies du Monde entier (mitologioj de la Tuta Mondo), eld. France loisirs 1997

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]