Javo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la insulo. Se vi serĉas informojn pri la programlingvo, vidu la paĝon Javo (programlingvo).
Mapeto de Sumatro, Javo kaj Borneo

Javo (indonezie Jawa), estas la ĉefa insulo de Indonezio. Ĝi havas areon de 132,000 km² kaj 114 milionojn da loĝantoj, kaj estas unu el la plej dense loĝataj insuloj de Indonezio, kun 864 homoj por km². Sur Javo estas la indonezia ĉefurbo Ĝakarto.

Javo apartenas al la Sundaj Insuloj kaj troviĝas en insula ĉeno kun Sumatro nordokcidente kaj Balio oriente. Nordoriente estas Borneo (Kalimantan). Sude estas la Kristnaska Insulo (administrata de Aŭstralio).

Administre Javo dividiĝas en kvar provincojn:

  • Jawa Barat (Okcidenta Javo)
  • Jawa Tengah (Centra Javo)
  • Jawa Timur (Orienta Javo)
  • Yogyakarta [jogjakarta], aŭtonoma princlando

La ĉefurbo Ĝakarto ne apartenas al iu provinco, sed estas administrata de la registaro.

Biogeografie Javo troviĝas en la Malaja ekoprovinco de la Hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ), en speciala biogeografia regiono nomata Sunda Lando.

[redakti] Vidu ankaŭ


ZP 05 Batara Guru 01.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Indonezio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj