Karl Liebknecht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karl Liebknecht
Tombo de Karl Liebknecht

Karl LIEBKNECHT [karl LIBkneĵt kun longa "i"] (1871-1919) estis germana socialisto, kunfondinto de la spartakisma ligo kaj de la germana komunista partio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juneco[redakti | redakti fonton]

Liebknecht naskiĝis en Lepsiko kiel filo de Wilhelm Liebknecht, unu el la fondintoj de la germana socialdemokratia partio. Pli radikala ol sia patro, li iĝis adepto de la marksismaj ideoj dum siaj studoj pri juro kaj politika ekonomio en Lepsiko kaj Berlino. Doktoriĝinta en 1897, li translokiĝis al Berlino en 1899 kaj tie malfermis advokatan oficejon kun sia frato Teodoro.

Li edziĝis al Julia Paradies la 8an de majo 1900. La paro havis du filojn kaj filinon antaŭ la morto de Julia en 1911.

Kiel advokato, Liebknecht ofte defendis aliajn maldekstrajn socialistojn. Li iĝis membro de la germana socialdemokrata partio en 1900 kaj estis prezidanto de la socialista junulara internacio de 1907 ĝis 1910. Li tiam abunde verkis kontraŭ militismo, kaj unu el liaj artikoloj, "Militismo kaj kontraŭmilitismo", igis lin estis arestita en 1907. Li estis malliberigita dum ok monatoj en Glatz, Silezio. Poste li, kvankam ankoraŭ restanta en malliberejo, estis elektita en la prusian parlamenton.

La militaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Li kontraŭis la germanan partoprenon en la unua mondmilito, kaj estis la nura parlamentano kiu voĉdonis kontraŭ la milito je la 2a de decembro 1914.

Fine de 1914, kun Roza Luksemburg, Leo Jogiches, Paul Levi, Ernest Meyer, Franz Mehring kaj Clara Zetkin, li kreis la spartakistan ligon, kiu publikigis siajn vidpunktojn en la gazeto Spartakaj leteroj(Spartakusbriefe) kaj baldaŭ estis deklarita kontraŭleĝa. Libkneĥt estis arestita kaj sendita al la orienta fronto dum la unua mondmilito. Li rifuzis batali, zorgis pri entombigo de la mortintoj kaj, pro sia rapide malboniĝanta sanstato, estis resendita al Germanio en oktobro 1915.

Li denove estis arestita post kontraŭmilita manifestacio, organizita de la spartakisma ligo en Berlino la unuan de Majo 1916. Kondamnita al malliberiĝo dum du jaroj kaj duono, kaj poste dum kvar jaroj kaj unu monato, li tamen estis liberigita okaze de amnestio al politikaj malliberuloj en oktobro 1918.

La spartakisma ribelo[redakti | redakti fonton]

Sekve al la eko de la germana revolucio, li reaktivis por la sparakisma ligo kaj publikigis kun Rosa Luksemburg la gazeton Ruĝa Flago (Rote Fahne).

Je la 9a de novembro, li deklaris la formiĝon de "libera socialista respubliko" el balkono de la berlina urba palaco, du horojn pos la deklaro pri la vajmara respubliko fare de Scheidemann.

Dum la nokto inter la 31a de decembro 1918 kaj la 1a de januaro 1919, li implikiĝis en la fondo de la germana komunista partio (KPD). Li ankaŭ forte kontribuis al la spartakista insurekcio en Berlino en januaro 1919. La ribelo estis perforte subpremita de la nova germana registaro de la socialdemoktrato Friedrich Ebert, kun la helpo de la imperia germana armeo kaj dekstraj milicoj (Freikorps). La 13an de januaro, la ribelo estis venkita. Libkneĥt kaj Roza Luksemburg estis kaptita de soldatoj el Freikorps, kunportitaj al la Eden-hotelo en Berlino, kie ili estis turmentitaj kaj pridemanditaj dum pluraj horoj antaŭ ol esti murditaj. Iliaj kadavroj estis ĵetitaj en kanalo la 15an de januaro 1919.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]