Clara Zetkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clara Zetkin
Persona informo
Naskonomo Clara Eißner
Naskiĝo 5-an de julio 1857 (1857-07-05)
en Königshain-Wiederau
Morto 20-an de junio 1933 (1933-06-20) (75-jaraĝa)
en Архангельское (Arĥangelskoje), kvartalo de Krasnogorsk
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoSovetunio
Subskribo Clara Zetkin
Familio
Edz(in)o Georg Friedrich Zundel • Ossip Zetkin
Amkunulo Ossip Zetkin
Infanoj Maxim Zetkin • Kostja Zetkin
Okupo
Okupo politikistoĵurnalisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • pacaktivisto • sufrageto • redaktisto • instruistoverkisto
vdr
Clara Zetkin 1897

Clara ZETKIN (prononco [KLAːra CETkiːn], per sistemo IFA [ˈtsɛtkiːn], naskiĝis kiel Clara Eissner, prononco [KLAːra AJSna], n. la 5-an de julio 1857 en Königshain-Wiederau, m. la 20-an de junio 1933 en Архангельское (Arĥangelskoje), kvartalo de Krasnogorsk) estis germana socialista komunista politikisto kaj feministo. Unu el ŝiaj instruistinoj estis Auguste Schmidt (prononco [aŭGUSte ŜMIT]).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis ĝis 1917 aktiva membro de la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD), poste aliĝis al Sendependa Socialdemokrata Partio de Germanio (USPD), al ties ekstreme maldekstra branĉo, la Spartakista Ligo, el kiu fondiĝis la Germana Komunista Partio (KPD). Ŝi estis parlamentano de tiu organizo en Reichstag de 1920 ĝis 1933.

Ŝi finstudis pri instruado en 1878 en la Von Steyber Institute kaj volis plustudi en universitato, sed tiutempe oni ne akceptis virinojn en Germanio en la universitatoj, ŝiaj gepatroj ne povis financi ŝian eksterlandan studadon.

Clara Zetkin havis origine ruslingvan samlernejanon О́сип Це́ткин, germana transliterigo Osip Zetkin, kiu konatigis ŝin kun la socialismaj ideoj, Clara volis enpaŝi la SPF (Germana Socialista Partio), sed la partio ne akceptis virinojn. Ekde tiam ŝi okupiĝis pri situo, rajtoj de la virinoj.

Kiam oni forigis Osip Zetkin el Germanio en 1882, li setlis kun Clara unue en Zuriko, poste en Parizo kaj naskiĝis du infanoj. Ili ne geedziĝis, ĉar tiukaze Clara perdintus la germanan ŝtatanecon, sed ŝi prenis nomon de la viro. Ili aktive politikumis kaj tre modeste vivis. Osip malsaniĝis grave kaj en 1889 mortis.

Clara realvenis en Germanio en aŭtuno 1890 kaj plu agadis en politika tereno. Ŝi tenis paroladon en la fonda kongreso de la Dua Internacio pri liberigo de la virinoj. La plej grava frazo estis:

"Ĝis kiam la virinoj ne estos materie sendependaj, ĝis tiam ili restas sklavoj de la viroj, kiel la laboristoj estas sklavoj de la kapitalo."

Ŝi iĝis en 1892 redaktisto de "Die Gleichheit" (Egaleco), eldonaĵo de la partio. Ŝiaj artikoloj estis popularaj, pli kaj pli da homoj legis ilin. Ŝi ĉiam preferis la virinajn verkantojn, ilin kuraĝigis. Oni maldungis ŝin en 1916, pro la kontraŭmilita vidpunkto.

Clara organizis la socialistan virinan movadon: unuan internacian socialistan virinan kongreson en 1907, laŭ ŝia iniciato la Socialista Internacio en 1910 akceptis Tagon de la virinoj. Ŝia kontraŭmilita politiko estis en kontraŭdiro kun linio de la socialista partio kaj en 1920 membriĝis en la KPD (Komunista Partio de Germanio). Ŝi estis parlamentano de 1920 - 1932 kaj elparolis plurfoje kontraŭ la faŝismo. Ŝi estis prezidanto de la Ruĝa Helpo, ekde 1925.

Ŝi agadis internacie, verkis librojn (ekz. Paroloj kun Lenin [1]). Pro la nazia minaco, ŝi elmigris en la Sovetunion en 1932 kaj baldaŭ mortis tie.

Fine de aŭgusto 1932 - ŝi gaste revenis al Berlin nur por tiu evento - kiel plej aĝa parlamentano en Reichstag ŝi devis gratuli al la venkinta faŝisma partio NSDAP kaj ties reprezentanto Hermann Göring.

Verkoj, literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]