Reichstag (institucio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Reichstag

Reichstag (proks.: regna kunveno aŭ regna parlamento, de germana vorto tagen kunveni, konferenci) estis interalie (vidu Reichstag) la nomo de la germana parlamento de 1867/1871 ĝis 1945.

La konstruaĵo de Reichstag el 1894 ankoraŭ ekzistas; ĝi estis bruligita en 1933 sub ankoraŭ misteraj cirkonstancoj, sed rekonstruita post la dua mondmilito. Ekde 1999 ĝi estas la kunvenejo de la nuntempa germana parlamento, Bundestag.

Germana Imperiestra Regno 1871-1918[redakti | redakti fonton]

Jam dum la periodo de la Nordgermana Federacio (1867-1871) la parlamento nomiĝis Reichstag, laŭ la mezepoka/novepoka kunveno en la Sankta Romia Imperio. Tamen alia grava organo, Federacia Konsilio, nomiĝis Bundesrat, laŭ la vorto Bund por federacio.

Specialaĵo de la Reichstag en Nordgermana Federacio kaj Germana Imperiestra Regno estis ke teorie ĉiuj (viroj) rajtis voĉdoni (ĉar la aĝlimo estis 25 jaroj kaj ekzemple armeanoj ne rajtis voĉdoni, la proporcio de la civitanoj kiuj rajtis voĉdoni tamen ne estis aparte alta). En la plej multaj aliaj landoj nur riĉuloj rajtis voĉdoni.

Malrapide elformiĝis en la parlamento la politikaj frakcioj. Plej ofte superregis la konservativaj kaj liberalaj partioj. Malgraŭ la maĵoria balotsistemo (absoluta sistemo, necesiganta ofte du rondojn), en la parlamento troviĝis averaĝe ĉiam proks. 15 partioj. Tio, kune kun la relative frua forteco de la socialdemokratoj, malhepis la estiĝon de parlamenta sistemo en la senco ke la parlamenta plimulto decidas pri la registaro.

La parlamento estis necesa por decidi pri leĝoj kaj pri la buĝeto, sed la registaro (fakte la regna kanceliero) estis nomumita de la imperiestro.

Vajmara Respubliko 1919-1933[redakti | redakti fonton]

Dum la Vajmara Respubliko la parlamento ne instalis la registaron, sed rajtis malelekti la registaron aŭ kancelieron aŭ ĉiun unuopan ministron. Daŭre la multeco de partioj (nun la balotoj estis sub proporcia sistemo) malhepis la elformiĝon de fortaj koalicioj por subteni registaron.

Nacisocialismo 1933-1945[redakti | redakti fonton]

Sub premo de la nacisocialista registaro instalita de la Regna Prezidento, en marto 1933 la parlamento akceptis leĝon kiu donis al la registaro la rajton mem decidi pri leĝoj. Plej malfrue en somero de tiu jaro, la parlamento ne plu havis potencon. Post nova baloto en novembro 1933 al ĝi apartenis nur nacisocialistoj. Oni kunvenis en la operaa konstruaĵo de Kroll, ĉar la konstruaĵo de Reichstag bruliĝis en februaro 1933.