Jean Jaurès

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Auguste Marie Joseph Jean Jaurès, mallonge Jean Jaurès (naskiĝis la 3-an de septembro 1859 en Castres, mortis la 31-an de julio 1914 en Parizo) estis franca politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La adoleskanto Jean Jaurès en la jaro 1875
Jean Jaurès leganta la kreitan de li en la jaro 1904 gazeton L'Humanité, fotita de Henri Manuel, en la jaro 1905

Ido de burĝa provincana familio, li sukcesis unuarange en la enirkonkurso de la prestiĝa Normala Supera Lernejo (École Normale Supérieure) en 1878, kaj iĝis agregaciulo pri filozofio en 1881. Li unue instruis en Albi, kaj poste iĝis docento en la beletra universitato de Tuluzo en 1882. Li estis elektita kiel respublikano en Castres en 1885. Kvar jarojn pli poste, malsukceso ĉe la sama baloto igis lin kandidati en Tuluzo, ĉi-foje kiel socialisto, kaj por la municipa balotado.

Oportunisto[redakti | redakti fonton]

Jaurès ne ĉiam estis socialisto kaj marksisto. Li komence aliĝis al la ideoj de Jules Ferry kaj sidis en la parlamento inter la "oportunistoj", t.e. socie moderaj respublikanoj. Li tiam opiniis la socialistojn perfortemaj kaj danĝeraj por la respublika ordo, sed tamen interesiĝis pri la situacio de la laborista klaso kaj batalis favore al la unuaj sociaj leĝoj de la reĝimo (pri sindikata libereco, protekto de la delegitoj, kreo de la laboristaj emeritkasoj...).

La granda striko de Carmaux[redakti | redakti fonton]

Jaurès staris marĝene de la nacia politika vivo kiam, en 1892, ekis la granda striko de la minoj de Carmaux. La elektita urbestro, Calvignac, sindikatisto kaj socialisto, ministo, estis maldungita de la markizo de Solages, posedanto de la minoj, ĉar li plurfoje forestis por plenumi siajn urbestrajn taskojn. La laboristoj ekstrikis, kaj la ŝtato sendis 1500 militistojn reage por defendi la "liberecon de la laboro". Tiam ankaŭ okazis la Panama afero, kaj Jaurès tiam definitive aliĝis al la socialisma tendaro.

Sub lia premo, la registaro solvis la konflikton Solages-Calvignac favore al Calvignac. Solages, kiu estis deputito, rezignis pri sia posteno, kaj estis anstataŭata de Jaurès ĉe la tuj posta baloto.

Socialisto[redakti | redakti fonton]

Ekde tiam Jaurès konstante defendos la interesojn de la laboristaro. En 1904 li fondis la gazeton L'Humanité, kaj estis unu el la ĉefaj klopodantoj por la kunigo de ĉiuj laboristaj tendencoj sine de la Franca Sekcio de la Laborista Internacio (SFIO) en 1905.

Kontraŭmilitisto[redakti | redakti fonton]

Dum la jaroj antaŭ la mondmilito Jaurès ekvidis sian ĉefan celon malhelpi la militon, kiu ŝajnis aperi ĉe la horizonto. Li kredis, ke milito estas la granda katastrofo de la homaro, kaj ke nur proksima alianco inter la laboristoj en ĉiuj landoj povas malhelpi la militon. Jam en 1912 li kunvokis konferencon en la svisa urbo Bazelo, proksime al la franca landlimo kun Germanio. La konferencon partoprenis socialistoj de multaj landoj, inkluzive de Keir Hardie kaj August Bebel. La konferenco finiĝis per impresa parolado de Jaurès.

En marto 1913, en movo tute kontraŭa al la mondkoncepto de Jaurès, la franca registaro plilongigis la devigan militservon de du jaroj ĝis tri jaroj. Jaurès batalis kontraŭ ĉi tiu leĝo plejvigle, proponante bazigi la armeon sur populara bazo de urĝa rezervarmeo. En ĉi tiu lukto la tiama politika dekstro "markigis" lin kiel perfidulo, kaj kontraŭpatrioto. Nun la lukto temis pri la "Trijara Leĝo", kaj dum la tuta Eŭropo preparis sin por milito, liaj partianoj batalis per ĉiuj fortoj kontraŭ la naciismaj elementoj en Francio kaj ankaŭ en aliaj landoj.

La murdo de ĉefduko Franz Ferdinand en junio 1914 pliturnis la radojn de milito, kiun ŝajne nur impona penado povos haltigi. Jaurès prenis ĉi tiun taskon. La 29-an de julio, 1914, li renkontiĝis en Bruselo kun socialismaj gvidantoj, inkluzive de Keir Hardie kaj Roza Luksemburg. En la tagordo estis ĝenerala striko de laboristoj en ĉiuj eŭropaj landoj, por preventi militon. Jaurès publike ĉirkaŭprenis germanan socialiston Hugo Hesse en gestante unuecon inter francoj kaj germanoj. Liaj pacifismaj intervenoj mallonge antaŭ la komenco de la Unua mondmilito igis lin ekstreme malpopulara inter naciistoj, kaj li estis mortpafita en pariza kafejo tri tagojn antaŭ la militkomenco. Tiu ĉi murdo atingis sian celon, ĉar ĝi faciligis la aliĝon de la maldekstro kaj de multaj hezitemuloj al la "Sankta Unuiĝo".

Jean Jaurès estis entombigita la 4-an de aŭgusto 1914, la tago, kiam oficiale eksplodis la unua mondmilito.

Post la milito, multaj francaj stratoj ricevis lian nomon, memore al lia kontraŭmiliteco. Ankaŭ pariza metrostacio portas lian nomon.

Jaurès kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1907 okazis la 7-a kongreso de la Dua Internacio en Stutgarto. Du francaj socialistoj – unu el ili Jean Jaurès – metis proponon en la tagordon, ke Esperanto estu uzata en la oficialaj dokumentoj de la Internacia Socialista Estraro en Bruselo. Tiu relative modesta propono fiaskis, ĉefe pro tre akra kontraŭstaro de germana socialdemokrato. Cetere, tiu malakcepto estis malbone digestita far socialdemokratoj en la esperantista mondo kaj kelkaj el ili – inter kiuj la tiama esperanto-pioniro Edmond Privat – protestis per publika letero en kiu ili substrekis la kontraston inter la principa internaciismo de socialistoj kaj ties reala konduto.[1][2]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rete legeblaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Jean Jaurès » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  1. La ideologia stumblo inter socialismo kaj (la) internacia lingvo de Alberto Fernández
  2. Javier Alcalde. Esperanto i anarquisme els orígens (1887-1907) (kataluna). Edicions Malcriàs d'agràcia, p. 44.

Referencoj[redakti | redakti fonton]