Civitana Platformo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Civitana Platformo
partio
Komenco 24-a de januaro 2001 vd
Antaŭe Solidarity Electoral Action vd
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Varsovio
Ideologio

liberala konservativismo • kristana demokratio

Ĉefestro(j) Borys Budka • Donald TuskEwa Kopacz • Grzegorz Schetyna • Maciej PłażyńskiDonald Tusk vd
Membro de Eŭropa Popola Partio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Civitana Platformo
partio
Ideologio liberala konservativismo, kristana demokratio
Retejo www.platforma.org
vdr
La emblemo de Platforma Obywatelska (PO) / Civitana Platformo

Civitana Platformo (pole Platforma Obywatelska, plennome: Civitana Platformo de Pola Respubliko, Platforma Obywatelska Rzeczypospolitej Polskiej, PO) estas pola centr-dekstra politika partio, fondita la 24-an de januaro 2001 kiel asocio fare de Andrzej Olechowski, Maciej Płażyński kaj Donald Tusk kaj registrita kiel politika partio la 5-an de marto 2002, antaŭ la parlamentaj balotoj. Ekde 2007 ĝi estas la plej forta partio en la polaj parlamento kaj senato, kaj de tiam havas senpaŭze la plej grandan socian subtenon.

Grzegorz Schetyna – La prezidanto de Civitana Platformo (PO) (de la jaro 2016)

Ideologio de la partio estas kunligo de ekonomia liberalismo, mora konservatismo kaj kristan-demokratio. Civitana Platformo postulas malaltajn, sed unuecajn impostojn, malcentrigon, dissolvon de monopoloj kaj privatigon de klerigo kaj san-prizorgo. Ĝi prezentas sin kiel centran partion. Sufiĉe nekutima postulo de la partio estas, ke parlamentanoj ne havu punjuran imunecon.

Membroj de la partio estas i.a. Donald Tusk (ĝia prezidanto kaj ĉefministro de Pollando), Bronisław Komorowski (prezidento de Pollando), Jerzy Buzek (prezidanto de la Eŭropa Parlamento) kaj Małgorzata Handzlik (Membro de la Eŭropa Parlamento de la oficperiodoj 2004-2009 kaj 2009-2014).

Eŭrop-nivele Civitana Platformo membras en la Eŭropa Popola Partio (EPP) kaj ĝiaj reprezentantoj en la Eŭropa Parlamento membras en ties frakcio. Dum la oficperiodo 2009-2014 Civitana Platformo havas tie 25 seĝojn. En la pola parlamento dum la oficperiodo 2007-2011 la partio havas siajn 206 deputitojn el sume ĉiuj 460 seĝoj kaj kreas la plej grandan Parlamentan Klubon. Kune kun Pola Popola Partio (Polskie Stronnictwo Ludowe, PSL - 31 seĝojn) havas la parlamentan plimulton kaj kreas registaron. Post la oktobraj balotoj 2015, perdis la plimulton kaj ne plu kreas la registaron kun Pola Popola Partio, nun la plimulton en pola parlamento havas Rajto kaj Justeco kaj ankaŭ Prezidento de Pollando Andrzej Duda estas de la Rajto kaj Justeco.

La junulara organizo de Civitana Platformo estas Junaj Demokratoj.

Civitana Platformo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Donald Tusk – la ĉefministro de Pola Registaro dum la jaroj 2007–2014, poste prezidanto de Eŭropa Konsilio, eks-prezidanto de Civitana Platformo (PO)
Edmund Wittbrodt [Vitbrod], ministro, senatano, rektoro kaj ankaŭ prezidanto de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), la Honora Civitano de Rumia, Merita por la Distrikto Wejherowski kaj Honora Membro de EDE-Pollando
Anna Wasilewska, parlamentanino en Pola Sejmo, prezidantino de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto
La Senatano Kazimierz Kleina. Li estis ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) dum la jaroj 2012-2015, kaj la 2017 ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]