Grzegorz Furgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grzegorz Furgo
Persona informo
Grzegorz Furgo
Naskiĝo la 7-an de aprilo 1957
en Gdansko
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Altlernejp "Ateneum" en Gdansko
Partio Nowoczesna (Moderna), de aprilo 2017 ano de parlamenta klubo de Civitana Platformo
Profesio
Okupo politikisto • deputito vd
Aktiva en Varsovio vd
Dum oktobro 2015
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grzegorz Furgo (naskiĝis la 7-an de aprilo 1957 en Gdansko) estas pola politikisto, parlamentano de la Pola Sejmo en la 8-a oficperiodo (2015 -), membro de partio Nowoczesna (Moderna), en aprilo 2017 li estis suspendita kiel ano de partio Moderna, poste li ŝanĝis parlamentan klubon de Moderna al Civitana Platformo, manaĝero en la kultur-branĉo. Li baldaŭ renkontiĝis kun Robert Biedroń kaj li informis la Estraron de EDE-Pollando ke li aliĝos al la pola Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) - konvinkis lin esperantisto Robert Biedroń, Urbestro de Slupsko kaj membro de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando).

La 13an de septembro 2016 li kunfondis la Parlamentan Grupon de la Lingvo Esperanto (PGLE) kiun gvidas parlamentanino de Pola Sejmo Anna Wasilewska ([1], [2]).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La 13an de septembro 2016 li kunfondis la Parlamentan Grupon de la Lingvo Esperanto (PGLE) kiun gvidas parlamentanino el Olŝtino Anna Wasilewska. La saman tagon krom li kaj Anna Wasilewska aliĝis al la PGAE ankaŭ: Anna Białkowska, Piotr Cieśliński, Tomasz Cimoszewicz, Tomasz Kucharski, Andrzej Maciejewski, Katarzyna Osos, Michał Stasiński, Elżbieta Stępień kaj Krzysztof Truskolaski, kaj poste ankaŭ aliĝis Paweł Bejda, Leszek Czarnobaj kaj Kazimierz Kleina([3], [4]).

La 13an de decembro 2016 okazis la unua kunsido de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) en kiu partoprenis Anna Wasilewska kaj kvin aliaj parlamentanoj el la 13 aliĝinta al la Grupo. Jen unu el la decidoj de la kunsido: La Zamenhofa Tago en Pola Parlamento - venontjare la 15an de decembro 2017, do en la jaro en kiu UNESKO honorigas Ludovikon Zamenhof pro la 100-jara datreveno de la morto de nia Majstro. Tian proponon al Pola Parlamento faris la novkreita Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) dum sia unua kunsido, fakte proponis ĝin Andrzej Maciejewski - parlamentano de klubo de Paweł Kukiz. Prezidantino de la Grupo estis elektita Anna Wasilewska el partio Civitana Platformo kaj Vic-Prezidanto estis elektita Krzysztof Truskolaski kaj 3 aliaj vic-prezidantoj, do po unu el ĉiuj aliaj partioj. Aktuale estas en la Grupo 13 parlamentanoj (sejmanoj kaj senatanoj) kaj la kunsidon partoprenis du esperantistoj kiuj konvinkis la parlamentanojn por krei la Grupon t.e. Eduardo Kozyra el Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kaj Mariano Zdankowski el Varmia-Mazuria Esperanto-Societo([5], [6], [7]).

Anna Wasilewska - Prezidantino de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) estas la aŭtorino de la projekto de la rezolucio de Pola Parlamento (Sejmo) - kaj danke al ŝi la 7an de aprilo 2017 Pola Parlamento unuanime per aklamo akceptis la rezolucion pri la memorigo de la 100a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof ([8], [9]).

Vidu[redakti | redakti fonton]

la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Kategorio[redakti | redakti fonton]