Paweł Kukiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Paweł KUKIZ (naskiĝis la 24-an de junio 1963 en Paczków) estis pola kantisto, muzikisto kaj aktoro. En la jaroj 1984-2013 estis gvidanto de la muzika grupo Piersi. En 2001 partoprenis projekton pri novaj aranĝoj de jugoslaviaj kantoj en la muzikalbumo Yugoton, kaj en 2007 en ĝia daŭrigo – Yugopolis. En la 80-aj jaroj fondis plurajn muzikgrupojn.

En 2005 partoprenis Festivalon de Sorĉita Kanto en Krakovo. Samjare aperis dum celebrado de Nacia Vivo-Tago. De septembro 2009 kunverkisto de publicista televida programo en Pola Televido. En 2010 estis ĵuriano en Festivalo de Angla Kanto en Brzeg.

De 2009 estas ĉefredaktoro de portalo nieobecni.com.pl, dediĉita al dokumentado de polaj tombejoj ekster la pola orienta landlimo, kaj ankaŭ de antikvecaj tombejoj en Okcidentaj Teritorioj (i.a. de postjudaj kaj postgermanaj) kaj de ĉiuj nekropoloj, sur kiuj estas poloj.

Septembre 2012 iniciatis kun Civitana Movado agadon favore al majoritata balotsistemo la agadon Zmieleni.pl

Vidpunktoj pri politikaj kaj sociaj temoj[redakti | redakti fonton]

En 2009 subskribis apelacion pri forigo de vicmarŝalo de Sejmo Stefan Niesiołowski pro liaj vortoj, ke la "katina krimo ne estas genocido". Junie 2010 subskribis apelon de fondaĵo Mama i Tata (Panjo kaj Paĉjo) "La tuta Pollando protektas infanojn", proteste kontraŭ planata julie en Varsovio eŭropa parado de seksaj malplimultoj Eŭropa gejfiero. Subskribintoj de la letero avertis ke la parado estas la unua paŝo por adopto de infanoj fare de gejoj. Li estas kontraŭulo de abortigo. Pro peto de Powiernictwo Polskie surbendigis kanton "Heil Steinbach". En 2010 kaj 2011 iĝis komitata membro por apogi Marŝon de Sendependeco, organizatan ĉiujare la 11-an de novembro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]