Paweł Kukiz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paweł Piotr Kukiz
Persona informo
NomoPaweł Piotr Kukiz
Dato de naskiĝo24-a de junio 1963 [#]
NaskiĝlokoPaczków [+]
Aĝo60
Okupoj kaj profesioj
Okupojmuzikisto, politikisto, aktoro, kantisto, kantotekstisto kaj kantoverkisto [#]
Geografio
ŜtatoPollando
Familio
PatroTadeusz Kukiz [+]
Lingvoj
Parolata lingvopola lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoOrdeno de la Rideto, Kisiel Prize, Medal of Saint Albert Chmielowski [+]
Retpaĝohttps://ruchkukiza.pl/ [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Paweł Piotr KUKIZ (naskiĝis la 24-an de junio 1963 en Paczków) estas pola kantisto, muzikisto (rok-muziko) kaj aktoro. En la jaroj 1984-2013 estis gvidanto de la muzika grupo Piersi. En 2001 partoprenis projekton pri novaj aranĝoj de jugoslaviaj kantoj en la muzikalbumo Yugoton, kaj en 2007 en ĝia daŭrigo – Yugopolis. En la 80-aj jaroj fondis plurajn muzikgrupojn.

Jen la rezultoj de la 1-a etapo de la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015 en la unuopaj distriktoj
Paweł Kukiz sur la scenejo
La logotipo Kukiz'15

En 2005 partoprenis Festivalon de Sorĉita Kanto en Krakovo. Samjare aperis dum celebrado de Nacia Vivo-Tago. De septembro 2009 kunkreinto de publicista televida programo en Pola Televido. En 2010 estis ĵuriano en Festivalo de Angla Kanto en Brzeg.

De 2009 estas ĉefredaktoro de portalo nieobecni.com.pl, dediĉita al dokumentado de polaj tombejoj ekster la pola orienta landlimo, kaj ankaŭ de antikvecaj tombejoj en Okcidentaj Teritorioj (i.a. de postjudaj kaj postgermanaj) kaj de ĉiuj nekropoloj, sur kiuj estas poloj.

Septembre 2012 iniciatis kun Civitana Movado agadon favore al majoritata balotsistemo la agadon Zmieleni.pl

Li estis kandidato por Prezidento de Pollando en Prezidentaj balotoj en Pollando 2015 kaj okupis la 3-an lokon inter la 11 kandidatoj, akirante 3 099 079 da balot-voĉoj, t.e. 20,8% da validaj voĉoj[1]. Li anoncis ke apogos neniun kandidaton en la dua etapo de balotoj[2]. En la Parlamentaj Balotoj 2015 li kreis la Balotkomitaton Kukiz'15 (vidu la apudan logotipon de la komitato). Li estis kandidato al Pola Sejmo en la balot-regiono Varsovio - kaj li sukcese eniris polan parlamenton, lia partio Kukiz'15 akiris 8.8% apogon t.e. la trian lokon dum la balotoj por la parlamento, post la Rajto kaj Justeco (37,6%) kaj Civitana Platformo (24,1%).

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Frederiko

Edzino Margareta, filinoj Julia, Pola, Hanna.

Vidpunktoj pri politikaj kaj sociaj temoj[redakti | redakti fonton]

En 2009 subskribis apelacion pri forigo de vicmarŝalo de Sejmo Stefan Niesiołowski pro liaj vortoj, ke la "katina krimo ne estas genocido". Junie 2010 subskribis alvokon de fondaĵo Mama i Tata (Panjo kaj Paĉjo) "La tuta Pollando protektas infanojn", proteste kontraŭ planata julie en Varsovio eŭropa parado de seksaj malplimultoj Eŭropa gejfiero. Subskribintoj de la letero avertis ke la parado estas la unua paŝo por adopto de infanoj fare de gejoj. Li estas kontraŭulo de abortigo. Pro peto de Powiernictwo Polskie surbendigis kanton "Heil Steinbach". En 2010 kaj 2011 li iĝis komitata membro por apogi Marŝon de Sendependeco, organizatan ĉiujare la 11-an de novembro.

Distingoj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

  • Premio de la Fondaĵo de Pola Kulturo en la Festivalo de Polaj Filmoj Eventoplenaj en Gdynia pro la filmo Girl Guide (1995)
  • La Muzika premio la statueto Frederiko (nomumo) (2003) (vidu la apudan foton)
  • La Ordeno de Rido (2006)

Paweł Kukiz kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Dum la Parlamentaj Balotoj 2015 en Katowice unu el la kandidatoj de la balot-komitato Kukiz'15 estis esperantisto Tadeusz Domżalski. Jen la mesaĝo de Domżalski al esperantisto el Olsztyn Marian Zdankowski: "Saluton, Mariano, se mi eniros Polan Parlamenton (Polan Sejmon) nun mi deklaras apogon por Esperanto. Multajn agrablajn momentojn mi pasis kun tiu lingvo. [3] Mi nun ofertas kunlaboron en la promociado de Esperanto en la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE). Amike, Tadeo". Same en balot-regiono Gdansko unu el la kandidatinoj de la balot-komitato Kukiz'15 estis esperantistino el Malborko red. Dorota Wiśniewska el Gazeta Malborska (ŝi skribis multajn favorajn por Esperanto artikolojn en tiu gazeto, ankaŭ en la jaro 2011 ŝi intervjuis Etsuo Miyoshi en la esperantista PARKO de la MONDO kiam li ricevis la altan ŝtatan ordenon de la manoj de Guberniestro de Pomerio).[4]

La 16a de majo 2016 parlamentano de parlamenta klubo de Kukiz'15 Andrzej Maciejewski invitis al sia parlamenta oficejo en Olŝtino / Olsztyn la eks-prezidanton de Esperanto-Societo de Varmio-Mazurio Marian Zdankowski, la aktualan prezidanton de ESV-M Adam Frenszkowski kaj prezidanton de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) Eduardo Kozyra por priparoli la aliĝon kaj partoprenon en la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE). La renkontiĝo okazis tre fruktodona, li aliĝos al la PGAE kaj promesis esti tre aktva en la parlamenta grupo kaj kunlabori kun alia parlamentanino el Olŝtino Anna Wasilewska([5]).

De septembro 2016 parlamentano de parlamenta klubo de Kukiz'15 Andrzej Maciejewski estas ano de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton.

Referencoj[redakti | redakti fonton]