Robert Biedroń

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Robert Biedroń
Robert Biedroń

pola GLAT-aktivulo, maldekstra politikisto,
membro de la Pola Parlamento kaj
membro de EDE-PL

Balota distrikto n-ro 26 kun sidejo en Gdynia

Naskiĝo 13-a de aprilo 1976
en Rymanów apud Krosno
Nacieco polo
Politika partio Via Movado transformita de Movado de Palikot
Religio ateisto
TTT robertbiedron.pl
v  d  r
Information icon.svg
Robert Biedroń, foto el la jaro 2013
Robert Biedroń dum la Eŭropa Parado en Varsovio en 2009
Andrzej Rozenek, Anna Grodzka i Robert Biedroń dum la apog-agado por la infanaĝaj gejoj en Rusio (2013)

Robert BIEDROŃ (naskiĝis la 13-an de aprilo 1976 en Rymanów apud Krosno) estas pola GLAT-aktivulo, publicisto kaj politikisto ligita kun Movado de Palikot kiu de la jaro 2013 nomas sin Via Movado, probable la plej konata samseksemulo en Pollando. Ekde 2011 li estas membro de la Pola Parlamento, la unua malferme samseksema pola parlamentano. Ekde 2012 la ano de pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), kaj ekde 2013 ano de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Edukado kaj profesia aktiveco[redakti | redakti fonton]

Li finis la Fakultaton de Politika Scienco en la Varmio-Mazurio Universitato en Olŝtino / Olsztyn kaj ankaŭ kurson en la Lernejo de Homrajtoj ĉe la Fondaĵo de Helsinka Komitato por Homaj Rajtoj. En la 2006 jaro li komencis doktoriĝ-studon ĉe Fakultato de Politika Scienco de la Akademio de Humanismo en Pułtusk. Li estas la posedanto de "AdPublik"-eldonejo. Liaj multaj gazet-artikoloj aperas en "Gazeta Wyborcza" [gazeta viborĉa] (esperante Elekta gazeto), "Trybuna" [tribuna], (esperante Tribuno), "Polityka" [politika], (esperante Politiko) kaj "Rzeczpospolita" [ĵeĉpospolita], (esperante La respubliko). Li fondis kaj estas la posedanto de Ĉekarpatia Instituto, gvidis ankaŭ la televidprogramon "Robert Biedroń subjektive" en Pino TV.

Socia kaj politika agado[redakti | redakti fonton]

Post la fino de universitato li tre aktivas en la sociaj organizaĵoj por la homaj rajtoj. Li estas kunfondinto kaj la unua prezidanto (2001-2009) de Kampanjo Kontraŭ Gejfobio, unu el la polaj GLAT-organizoj, aktivis ankaŭ en Lambda kaj dum lia restado en Britio en OutRage! Distingita de GLAT-organizo per la "Ĉielarka Laŭro" (2003) kaj per la titolo "La Homo de Ĉielarko" (2004). Li estas honora ano de la Societo "Laborejo de Diverseco" kaj la ano de la konsilio ĉe la "Fondaĵo de Egaleco" Aktivas ankaŭ estinte la ano de program-konsulta konsilio ĉe la Registara Prokuristo por la Egal-statuso de Viroj kaj Virinoj.

Li estis membro de Alianco de Demokrata Maldekstrularo kaj en la 2005 la unuan fojon kandidatiĝis en la balotoj al la Pola Parlamento. Tiam li ne estis elektita, ricevis 1 686 voĉojn (0,22% el ĉiuj voĉoj en la varsovia distrikto). En 2011 AdDM proponis al li denove kandidatiĝi, sed Biedroń rifuzis pro la malalta loko ĉe la balotlisto. Tiu ĉi rifuzo estis publikigita en amaskomunikiloj kaj lige kun ĝi Janusz Palikot proponis al Robert Biedroń la unuan lokon ĉe la gdanska balotlisto de Movado de Palikot (nun la Via Movado) en la balot-distriko n-ro 26 kun sidejo en Gdynia. Li akceptis tiun proponon kaj estis elektita, ricevante 16 919 voĉojn (t.e. 3,73% el ĉiuj voĉoj en la distrikto) al la Sejmo de la 7-a periodo.

PorEsperanta aktiveco[redakti | redakti fonton]

Dum sia junaĝo frekventis Esperanto-kurson, kiel parlamentano en majo 2012 certigis la aliĝon al la kreota en Pola Parlamento la Senat-Sejma Grupo Subtenanta Esperanton, kunlaboras kun anoj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) en Szczecin, Gdynia kaj en Malbork.

La 18-an de junio 2012 en la parlamenta oficejo en Gdynia, ĉe la str. Mściwoja 9 okazis unuhora kaj fruktodona renkontiĝo kun la anoj de EDE-PL Kazimierz Krzyżak kaj Eduardo Kozyra. Rezulte de la renkontiĝo en la E-etoso, parte eĉ en Esperanto, la parlamentano preparos proponon de la rezolucio de Pola Sejmo okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto, do en julio 2012. Krome parlamentano strebos, ke la 6-monata Esperanto-kurso en Pola Parlamento (aparte en Senato kaj Sejmo) okazu komence de oktobro 2012 - kiun li ankaŭ frekventos por refreŝigi sian konon de Esperanto. Li frekventas la renkontiĝojn de E-klubo ĉe "Riviera" en Gdinio. Antaŭ la oficiala inaŭguro en Pola Parlamento de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), E-ekspozicio kaj Konferenco pri Esperanto en Pola Senato li sendis la mesaĝon kun bedaŭro, ke li ne povos partopreni persone pro la oficiala ĉeesto en delegacio de Pola Sejmo en Londono, petante ke Vicprezidantino de Sejmo Wanda Nowicka reprezentu lian partion t.e. la Movado de Palikot en tiu grava evento la 17an de oktobro 2012. Nun li estas ano de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), kies Prezidanto estas Edmund Wittbrodt. Al la PGAE apartenas i.a. Prezidanto de Eŭropa Komisiono de Pola Senato prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt, parlamentanino de Sejmo Ligia Krajewska (vicprezidantino de PGAE}, Vic-Prezidanto de Pola Senato Jan Wyrowiński, Vic-Prezidantino de Pola Senato Grażyna Sztark, Ĉef-ministro de Pola Registaro Włodzimierz Cimoszewicz, senatanoj: Roman Zaborowski, Andrzej Grzyb, Mieczysław Augustyn, Kazimierz Kleina, Stanisław Jurcewicz, Jan Maria Jackowski, Sławomir Preiss, geparlamentanoj de Pola Sejmo: universitata profesoro, poligloto kaj esperantisto Tadeusz Iwiński, Teresa Hoppe ... kaj pluraj aliaj.

Jen la ligilo al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE): http://www.senat.gov.pl/sklad/senatorowie/zespoly/parlamentarny,68,parlamentarny-zespol-wspierania-jezyka-esperanto.html (en la pola).

Jen la parlamentana raporto de Robert Biedroń por la jaro 2012: http://robertbiedron.pl/wp-content/uploads/2012/11/Raport-www.pdf en ĝi estis menciita la jena E-agado:

<<W czerwcu nawiązałem współpracę z przedstawicielami organizacji działających na rzecz propagowania języka esperanto (EDE-PL i klub esperancki działający przy „Rivierze” w Gdyni). Wstąpiłem także do sejmowego Zespołu Parlamentarnego Wspierania Esperanta, który powstał m.in. z inicjatywy gdyńskich działaczy EDE-PL.>> Traduko: <<En junio mi ekkomecis kunlaboron kun la reprezentantoj de la E-organizaĵoj agantaj por disvastigi Esperanton (Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto / EDE-PL kaj kun la E-rondo ĉe la marista klubejo „Riviera” en Gdinio). Mi aliĝis al la sejma Parlamenta Grupo Subtenanta Esperanton, kiu estis kreita i.a. de la iniciato de gdiniaj anoj de EDE-PL.>> Krome en Bjalistoko: <<Interwencja poselska do Dyrektora Centrum im. Ludwika Zamenhofa w Białymstoku w sprawie organizacji projektu „Żywa Biblioteka”.>> Traduko: <<Mi faris la parlamentanan intervenon al la Direktoro de la Centro je la nomo de Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko okaze de realigado de la projekto „La Vivanta Biblioteko”.>>

La 22-an de julio 2013 li aliĝis al Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL).

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Lia vivpartnero estas Krzysztof Śmiszek, kiu ankaŭ estas ano de Kampanjo Kontraŭ Gejfobio.

Alia aktiveco[redakti | redakti fonton]

  • Li gvidis sian propran programon en Pino TV, "Robert Biedroń subiektywnie" (Robert Biedroń subjektive).
  • De 15 jaroj li estas honora sango-donanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 2007: Tęczowy elementarz (Esperante: La ĉielarka alfabetlibro)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]