Donald Tusk
El Vikipedio
Donald Franciszek Tusk, naskita la 22-an de aprilo 1957 en Gdańsk, estas pola politikisto, kunfondinto kaj de 2002 prezidanto de la partio Civitana Platformo (Platforma Obywatelska, PO). De 2001 al 2005 li estis vicprezidanto de la pola parlamento (sejm). Inter 2003 kaj 2006 li estis estro de la PO-frakcio en la parlamento. De 9-a de novembro 2007 li estas ĉefministro en Pollando. Ambaŭ liaj gepatroj estas de origino kaŝuba.
Tusk kandidatis en la elektoj pri la pola prezidanteco je la 9-a de oktobro 2005 kaj en la unua baloto ricevis 36,3 % de la voĉoj, relativan plimulton. En la dua baloto je la 23-a de oktobro 2005 li malvenkis kontraŭ Lech Kaczyński, tiam urbestro de Varsovio, per 46,5 % kontraŭ 53,5 %. Kaczyński en la unua baloto estis ricevinta 33,1 %.
En la parlamentaj elektoj la 21-an de oktobro 2007 lia partio ricevis la plimulton de la voĉoj (ĉ. 44%). Donald Tusk fariĝis la nova ĉefministro de Pollando, post Jarosław Kaczyński.
Donald Tusk estas edzo de Małgorzata Tusk; ili havas du gefilojn: filo Michal naskiĝis dum 1982 kaj filino Katarzyna dum 1987.
Tusk parolas en la lingvoj angla kaj germana.
[redaktu] Retaj ligiloj
- Iama retejo de Tusk pri la prezidantecaj elektoj, nun pludirektata al la "platform"-a retejo
Alfred Gusenbauer (Aŭstrio) | Guy Verhofstadt (Belgio) | Gordon Brown (Britio) | Sergej Staniŝev (Bulgario) | Mirek Topolánek (Ĉeĥio) | Anders Fogh Rasmussen (Danio) | Andrus Ansip (Estonio) | Matti Vanhanen (Finnlando) | François Fillon (Francio) | Angela Merkel (Germanio) | Kostas Karamanlis (Grekio) | José Luis Rodríguez Zapatero (Hispanio) | Ferenc Gyurcsány (Hungario) | Bertie Ahern (Irlando) | Romano Prodi (Italio) | Tasos Papadopulos (Kipro) | Aigars Kalvītis (Latvio) | Gediminas Kirkilas (Litovio) | Jean-Claude Juncker (Luksemburgio) | Lawrence Gonzi (Malto) | Jan Peter Balkenende (Nederlando) | Donald Tusk (Pollando) | José Sócrates (Portugalio) | Călin Popescu-Tăriceanu (Rumanio) | Robert Fico (Slovakio) | Janez Janša (Slovenio) | Fredrik Reinfeldt (Svedio)


