Prezidanto de la Eŭropa Konsilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, antaŭvidata laŭ la traktato de Lisbono. Por la jam ekde 1958 dufoje jare nomumita prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio, vidu la artikolon Prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio.
Herman Van Rompuy, unua prezidanto de la Eŭropa Konsilio

La prezidanto de la Eŭropa Konsilio estas pozicio ene de la instituciaro de la Eŭropa Unio (EU), kiu estis redifinita laŭ la traktato de Lisbono de la jaro 2007.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ iama stato, la prezidanto de la Eŭropa Konsilio estis la registara gvidanto de tiu EU-membroŝtato, kiu laŭvice havis la taskon prezidi la Konsilion de la Eŭropa Unio (tiun prezidon plenumas laŭ temaj kunvenoj la koncernaj fakaj ministroj el la registaro de la prezidanta membroŝtato, plej elstare la ministro pri eksteraj rilatoj de tiu registaro, kiu kutime dum la sesmonata oficoperiodo nomatas la "prezidanto de la konsilio de la Eŭropa Unio").

Ambaŭ pozicioj en la Eŭropa Unio laŭ la tiam validaj traktatoj ŝanĝiĝis ĉiujn ses monatojn inter la EU-membroŝtatoj laŭ fiksita listo, kies sinsekvo povis esti nur unuanime ŝanĝata de la Eŭropa Konsilio laŭ artikolo 203 frazo 2 de la traktato pri fondo de la Eŭropa Komunumaro. Laŭ la devena ŝtato de ambaŭ prezidantoj oni parte en la amaskomunikiloj vortumas, ke la koncerna ŝtato "prezidas la EU-konsilion".

Listo de iamaj prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Prezidanto De Ĝis Lando
Jean-Luc Dehaene 1993 31-a de decembro 1993 Belgio
Andreas Papandreou 1-a de januaro 1994 30-a de junio 1994 Flago-de-Grekio.svg Grekio
Helmut Kohl 1-a de julio 1994 31-a de decembro 1994 Flago-de-Germanio.svg Germanio
François Mitterrand 1-a de januaro 1995 17-a de majo 1995 Flago-de-Francio.svg Francio
Jacques Chirac 17-a de majo 1995 30-a de junio 1995 Flago-de-Francio.svg Francio
Felipe González 1-a de julio 1995 31-a de decembro 1995 Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Lamberto Dini 1-a de januaro 1996 18-a de majo 1996 Flago-de-Italio.svg Italio
Romano Prodi 18-a de majo 1996 30-a de junio 1996 Flago-de-Italio.svg Italio
John Bruton 1-a de julio 1996 31-a de decembro 1996 Flago-de-Irlando.svg Irlando
Wim Kok 1-a de januaro 1997 30-a de junio 1997 Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Jean-Claude Juncker 1-a de julio 1997 31-a de decembro 1997 Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo
Tony Blair 1-a de januaro 1998 30-a de junio 1998 Flago-de-Britio.svg Britio
Viktor Klima 1-a de julio 1998 31-a de decembro 1998 Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Gerhard Schröder 1-a de januaro 1999 30-a de junio 1999 Flago-de-Germanio.svg Germanio
Paavo Lipponen 1-a de julio 1999 31-a de decembro 1999 Flago-de-Finlando.svg Finnlando
António Guterres 1-a de januaro 2000 30-a de junio 2000 Flago-de-Portugalio.svg Portugalio
Jacques Chirac 1-a de julio 2000 31-a de decembro 2000 Flago-de-Francio.svg Francio
Göran Persson 1-a de januaro 2001 30-a de junio 2001 Flago-de-Svedio.svg Svedio
Guy Verhofstadt 1-a de julio 2001 31-a de decembro 2001 Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio
José María Aznar 1-a de januaro 2002 30-a de junio 2002 Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Anders Fogh Rasmussen 1-a de julio 2002 31-a de decembro 2002 Flago-de-Danio.svg Danio
Konstantinos Simitis 1-a de januaro 2003 30-a de junio 2003 Flago-de-Grekio.svg Grekio
Silvio Berlusconi 1-a de julio 2003 31-a de decembro 2003 Flago-de-Italio.svg Italio
Bertie Ahern 1-a de januaro 2004 30-a de junio 2004 Flago-de-Irlando.svg Irlando
Jan Peter Balkenende 1-a de julio 2004 31-a de decembro 2004 Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Jean-Claude Juncker 1-a de januaro 2005 30-a de junio 2005 Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo
Tony Blair 1-a de julio 2005 31-a de decembro 2005 Flago-de-Britio.svg Britio
Wolfgang Schüssel 1-a de januaro 2006 30-a de junio 2006 Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Matti Vanhanen 1-a de julio 2006 31-a de decembro 2006 Flago-de-Finlando.svg Finnlando
Angela Merkel 1-a de januaro 2007 30-a de junio 2007 Flago-de-Germanio.svg Germanio
José Sócrates 1-a de julio 2007 31-a de decembro 2007 Flago-de-Portugalio.svg Portugalio
Janez Janša 1-a de januaro 2008 30-a de junio 2008 Flago-de-Slovenio.svg Slovenio
Nicolas Sarkozy 1-a de julio 2008 31-a de decembro 2008 Flago-de-Francio.svg Francio
Mirek Topolánek 1-a de januaro 2009 8-a de majo 2009 Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
Jan Fischer 9-a de majo 2009 30-a de junio 2009 Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
Fredrik Reinfeldt 1-a de julio 2009 31-a de decembro 2009 Flago-de-Svedio.svg Svedio

Traktato de Lisbono[redakti | redakti fonton]

Laŭ la traktato de Lisbono de la jaro 2007, la prezidanto de la Eŭropa Konsilio estas elektita de la Eŭropa Konsilio por la oficodaŭro de du jaroj kaj duono. Por elektiĝo necesas du-triona plimulto, kaj sama plimulto necesas por eventuala malelekto. Elektiĝo aŭ nur konfirmo de la Eŭropa Parlamento ne estas necesa. La prezidanto estos ne pli ol unufoje reelektebla.

Inter la taskoj de la prezidanto estas precipe la preparo de la laboro de la Eŭropa Konsilio. Tiom longe kiom li ne interferas kun la taskaroj de la Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio, la prezidanto de la Eŭropa Konsilio ankaŭ estas la ekstera reprezentanto de la Unio rilate al la komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio. Dum sia eŭropa oficodaŭro, la prezidanto ne rajtas plenumi nacian postenon.

Salajro[redakti | redakti fonton]

La salajro de la posteno similas al tiu de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, kiu ricevas proksimume 270.000 € ĉiujare. Kiel prezidanta sidejo antaŭvidatas la Résidence Palace en Bruselo.[1]

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ ne klaras, kiun efiko havos la novdifino de la pozicio pri la prezidanto de la Eŭropa Konsilio al la rango kaj politika potenco de la prezidanto de la Eŭropa Komisiono. Multaj politike engaĝitaj eŭropanoj timas, ke la komunuma kaj almenaŭ parte demokratie strukturigita karaktero de la Eŭropa Unio povus endanĝeriĝi pro tio, ke la pinta reprezentanto de la Eŭropa Unio ne estas la pinta reprezentanto de la Eŭropa Komisiono, kaj ne estas legitimata fare de la EU-parlamento.[2]

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

La 19-an de novembro 2009 Herman Van Rompuy, tiam ĉefministro de Belgio estis nomumita la unua prezidanto de la Eŭropa Konsilio. La prezidanta funkcio ekas la 1-an de decembro 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo "Member states consider perks and staff for new EU president" (angle)
  2. komparu ekzemple la rezolucion "novaj gvidantaj personaĵoj donas al la Eŭropa Unio vizaĝon kaj silueton" (germane) de la ne-registara eŭropisma organizaĵo Eŭropo-Unio Germanio de majo 2008.