Jan Fischer
El Vikipedio
| Jan Fischer | |
|
ĉefministro de Ĉeĥio
|
|
| En funkcio: 8-a de majo 2009 – nun |
|
|
|
|
| Naskiĝo | 2-an de januaro 1951 en Prago |
|---|---|
| Nacieco | |
| Politika partio | - |
Jan FISCHER (naskiĝis la 2-an de januaro 1951 en Prago) estas ĉeha politikisto. Ekde la 8-a de majo 2009 li oficas kiel la ĉefministro de Ĉeĥio: Jan Fischer estas altranga politika oficisto de la ĉeĥa ŝtato kaj en aprilo 2009 estis taskigita transpreni la gvidon de la registara laboro ĝis pli fruigita nova parlamenta baloto en oktobro 2009.
Post kiam la konstitucia kortumo ne permesis tiajn plifruigitajn balotojn, li restis ĉefministro ĝis regula parlamenta baloto, kiu okazu en majo 2010.
La 8-an de majo 2009 li kaj lia registaro el fakuloj per konstitucia ĵuro oficiale ekoficis. Dum la fino de la unua duono de 2009 li tiel ankaŭ havis la prezidantecon de la Konsilio de la Eŭropa Unio.
| Antaŭe: | ĉefministro de Ĉeĥio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Mirek Topolánek | majo-oktobro 2009 | elektota |
|
||||||