Jan Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Fischer
Persona informo
Jan Fischer
Naskiĝo 2-an de januaro 1951
en Prago
Religio judismo vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥio vd
Alma mater Universitato de Ekonomiko ĉe Prago • Gymnázium Christiana Dopplera vd
Partio -
Familio
Patro Otto Fischer vd
Edz(in)o Dana Fischerová vd
Infanoj Jakub Fischer • Jan Fischer vd
Profesio
Okupo politikisto • statistikisto • ekonomikisto vd
ĉefministro de Ĉeĥio
Dum 8-a de majo 200928-a de junio 2010
Antaŭulo Mirek Topolánek
Sekvanto Petr Nečas
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jan FISCHER (naskiĝis la 2-an de januaro 1951 en Prago) estas ĉeha politikisto. Ekde la 8-a de majo 2009 ĝis la 28-a de junio 2010 li oficis kiel la ĉefministro de Ĉeĥio: Jan Fischer estas altranga politika oficisto de la ĉeĥa ŝtato kaj en aprilo 2009 estis taskigita transpreni la gvidon de la registara laboro ĝis pli fruigita nova parlamenta baloto en oktobro 2009.

Post kiam la konstitucia kortumo ne permesis tiajn plifruigitajn balotojn, li restis ĉefministro ĝis regula parlamenta baloto, kiu okazis en majo 2010. Sekve de tiu baloto stariĝis koalicio el tri konservativaj partioj, kiuj interkonsentis pri nova ĉefministro Petr Nečas.

La 8-an de majo 2009 Jan Fischer kaj lia registaro el fakuloj per konstitucia ĵuro oficiale ekoficis. Dum la fino de la unua duono de 2009 li tiel ankaŭ havis la prezidantecon de la Konsilio de la Eŭropa Unio.