Petr Nečas
Petr Nečas | ||
---|---|---|
Ĉefministro de Ĉeĥio | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Petr Nečas | ||
Naskiĝo | la 19-an de decembro 1964 en Uherské Hradiště | |
Religio | katolika eklezio [#] | |
Lingvoj | ĉeĥa [#] | |
Ŝtataneco | Ĉeĥio [#] | |
Alma mater | Masaryk-Universitato [#] | |
Partio | partio Občanská demokratická strana (Civitana Demokratia Partio) | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Radka Nečasová • Jana Nečasová [#] | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto • fizikisto [#] | |
En TTT | Oficiala retejo [#] | |
ĉefministro de Ĉeĥio | ||
Dum | 28-a de junio 2010 – 10-a de julio 2013 | |
Antaŭulo | Jan Fischer | |
Sekvanto | Jiří Rusnok | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Petr Nečas (naskiĝinta la 19-an de decembro 1964 en Uherské Hradiště, urbo en la sudoriento de Ĉeĥio, do nun 58-aĝa) estas ĉeĥa fizikisto kaj politikisto. Li estas membro kaj ekde marto 2010 gvidanto de la konservativa partio Občanská demokratická strana (civitana demokratia partio). En la parlamenta baloto de majo 2010 lia partio iĝis la dua plej forta grupiĝo, post la socialdemokrata partio, sed kune kun du aliaj konservativaj partioj stariĝis sufiĉe forta registara koalicio sub lia gvido. La 28-an de junio 2010 li oficiale fariĝis la nova ĉefministro de Ĉeĥio.