Jarosław Kaczyński
Jarosław Aleksander KACZYŃSKI (naskiĝis la 18-an de junio 1949 en Varsovio) - pola politikisto, doktoro pri juraj sciencoj, kreinto kaj prezidanto de politikaj partioj Porozumienie Centrum (Konsento-Centro) kaj Prawo i Sprawiedliwość (Juro kaj Justeco), senatano, parlamentano de Sejmo, ĉefministro de Pollando en 2006-2007, kandidato en prezidentec-baloto de 2010. Ĝemela frato de Lech Kaczyński, estinta prezidento de Pollando en 2005-2010.
Enhavo |
Infaneco[redakti]
Jarosław Kaczyński naskiĝis en varsovia kvartalo Żoliborz. Lia patro Rajmund Kaczyński, laŭprofesie inĝeniero, estis soldato de Pola Enlanda Armeo kaj partoprenanto de la Ribelo de Varsovio. La patrino Jadwiga Jasiewicz estas pola filologino (laboranta en Instituto pri Literaturaj Esploroj (IBL) de Pola Akademio de Sciencoj).
Dum nasko de ĝemeloj asistis kiel akuŝistino patrino de la pola poeto Tadeusz Gajcy. En 1962 la fratoj ludis en la filmo Pri duopo, kiu ŝtelis la lunon laŭ romano de Kornel Makuszyński.
Politika agado[redakti]
1976 - ekkunlaboras kun la Komitato pri Defendo de Laboristoj (KOR)
1979 - kunredaktoro de la sendependa monatrevuo Głos (Voĉo), fondita de Antoni Macierewicz
1980 - kunlaborado kun tutpollanda sindikato Solidareco
1989-1990 - ĉefredaktoro de Tygodnik Solidarność (Semajnrevuo Solidareco).
1989-1991 - senatano de Elbląg
1990-1991 - ministro kaj estro de la Kancelario de Prezidento Lech Wałęsa
1990-1998 - fondinto kaj estro de Porozumienie Centrum (Konsento-Centro)
1991-1993 kaj depost 1997 - parlamentano de Varsovio
2001 - fondinto de Prawo i Sprawiedliwość (Juro kaj Justeco), ekde 2003 estro de tiu partio
La 14-a de julio 2006 Jarosław Kaczyński iĝis ĉefministro de la registaro de Pollando kaj rezignis la 5-a de novembro 2007, post la malprospera baloto.
Prezidenta balotado 2010[redakti]
Aprile 2010 deklaris, ke li kandidatos helpe de Juro kaj Justeco en prezidentec-baloto okaziĝonta post morto de lia frato en la aviada katastrofo en Smolensk.
Jarosław Kaczyński ricevis apogon de pluraj flankoj, i.a. de la sindikata movado Solidareco, Gazeta Polska kaj de eksterlando. Oficiala devizo de lia kampanjo tekstis Pollando estas la plej grava. Post la unua voĉdonrezulto gajnas la duan lokon el inter 10 pretendantoj, de kiuj Marek Jurek, Kornel Morawiecki kaj Janusz Korwin-Mikke deklaris poste sian apogon. En la dua voĉdonrezulto li malgajnis kun Bronisław Komorowski.
Premioj kaj distingoj[redakti]
- 2004: Premio de la semajnrevuo Gazeta Polska
- 2005: Homo de la Jaro laŭ semajnrevuo "Wprost"
- 2007: Medalo je la nomo de Samuel Linde donita de urbestraro de Toruń
- 2008: Medalo de 660-Jariĝo de Nowy Targ
Eksteraj ligiloj[redakti]
| Antaŭe: | Ĉefministro de Pollando | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Kazimierz Marcinkiewicz | 14-a de julio 2006 - 16-a de novembro 2007 | Donald Tusk |
Tadeusz Mazowiecki | Jan Bielecki | Jan Olszewski | Waldemar Pawlak | Hanna Suchocka | Waldemar Pawlak | Józef Oleksy | Włodzimierz Cimoszewicz | Jerzy Buzek | Leszek Miller | Marek Belka | Kazimierz Marcinkiewicz | Jarosław Kaczyński | Donald Tusk