Kornel Morawiecki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kornel Morawiecki
univ. d-ro Kornel Morawiecki, 2010
univ. d-ro Kornel Morawiecki, 2010
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1941 (1941-05-03)
en Varsovio
Morto 30-an de septembro 2019 (2019-09-30) (78-jaraĝa)
en Varsovio
Mortokialo kancero
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de VroclavoUniversitato de Varsovio • Wrocław University of Science and Technology • IV LO im. Adama Mickiewicza
Subskribo Kornel Morawiecki
Familio
Edz(in)o Jadwiga Morawiecka
Infanoj Mateusz Morawiecki • Anna Morawiecka • Marta Morawiecka
Okupo
Okupo fizikisto • sindikatisto • politikistodisidento • universitata instruisto
vdr
La devizo de Solidareco Batalanta
La Kristnaskaj Bondeziroj de Solidareco Batalanta, 1985
La nelegala logotipo de Solidareco Batalanta kiu aperis kiel grafitio en Vroclavo, Placo de Kościuszko, 1989
La nelegalaj poŝtmarkoj kun Kornel Morawiecki
La Kruco de Solidareco Batalanta, reverso kaj averso, fondita en la jaro 2010

Kornel Andrzej Morawiecki (naskiĝis la 3-an de majo 1941 en Varsovio; mortis la 30-an de septembro 2019 en Varsovio) - fizikisto-teoriulo, universitata doktoro, kontraŭkomunisto. Maje/junie 1982 kune kun Paweł Falicki fondis Solidarecon Batalantan, kiu estis unika politika opozicia organizaĵo en Pollando kaj socialisma landaro. Ekde la komenco en sia programo ĝi diris pri falo de komunismo, sendependeco de Pollando kaj aliaj nacioj sklavigitaj de komunismo, suvereneco de sovetaj respublikoj kaj kuniĝo de Germanio kun respekto de la postmilitaj limoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edukiteco kaj profesia agado

Filo de Michał (1914–1977) kaj Jadwigi el domo Szumańska (1912–1975). Abituro ricevita en 1958 en varsovia liceo. En 1963 finis studojn en Fizika Fakultato de Vroclava Universitato. En 1970 akiris sciencan gradon surbaze de laboraĵo dediĉita al kvantuma kampa teorio, verkita sub gvido de profesoro Jan Rzewuski. Li estis scienca laboranto en Vroclava Universitato, komence en Instituto de Teoria Fiziko, poste en Matematika Instituto. De 1973 ĝis duono de 2009 laboris en la Instituto de Matematiko kaj Informadiko de Vroclava Politekniko.

Opozicia agado en la periodo de Pola Popola Respubliko

En 1968 partoprenis studentajn strikojn. Post ilia subpremo kunlaboris pri preso kaj disdono de flugfolioj kun kondamno de tiutempaj komunistaj regopovoj pro la reprezalioj de protestanta junularo. En simila skipo eldonis flugfoliojn kontraŭ invado en Ĉeĥoslovakion fare de armeoj de Varsovia Pakto aŭguste 1968, kaj poste kontraŭ subpremo de laboristaj protestoj decembre 1970. En 1979 ligiĝis de la 2-a numero kun eldonata samizdate periodaĵo "Biuletyn Dolnośląski" (Bulteno de Malsupra Silezio). Samjare kun grupo de konatoj salutis papon Johano Paŭlo la 2-a en Varsovio, Częstochowa kaj Krakovo dum la unua apostola vojaĝo de la papo Johano Paŭlo la 2-a al Pollando per blanka-ruĝa transparento kun la surskribo "Kredo kaj Sendependeco" (aludo al kelkcent mil de fremdaj soldatoj sur la teritorio de Pollando).

Septembre 1980 kune kun "Biuletyn Dolnośląski" aliĝis al organizado de strikoj en Vroclavo. Septembre de la sama jaro partoprenis en organizado de regionaj strukturoj de "Solidareco". Kune kun Nikolaj Ivanov kaj la teamo de "Biuletyn Dolnośląski" presis ruse alvokojn al sovetuniaj soldatoj restadantaj en Pollando. Pro tio estis arestita, liberigita nur post konfirme flanke de la rektoro de Vroclava Politekniko kaj minaco de ĝenerala striko en la regiono. Li estis delegita al Unua Landa Kunveno de la Delegitoj de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco" en Gdańsk kaj unu el iniciatintoj akcepti Mesaĝon al laborantaj homoj de Orienta Eŭropo.

Post enkonduko de la milita stato en Pollando la 13-an de decembro 1981 evitis internigon, ĉar tiuvespere transportis presejon. Kun la teamo de "Biuletyn Dolnośląski" engaĝiĝis en la subteran agadon. Profitante la konspiran strukturon, komencis eldonan agadon. Unua numero de samizdata revueto "Z dnia na dzień" (De tago al tago) estis presata nokte de la 13-a/14-a de decembro kaj distribuata de la mateno en Vroclavo. Ankaŭ li okupiĝis pri eldonado de gazetaro kaj eldonaĵoj de Regiona Strika Komitato "Solidareco" en Vroclavo, estis rajtigita de la prezidanto de la regiono Władysław Frasyniuk por eldonado kaj subskribado de la deklaracioj nome de RSK.

Maje/junie 1982 fondis organizaĵon Solidarność Walcząca (Solidareco Batalanta), komence kiel Interkonsento Solidareco Batalanta. En la programa manifesto Kio ni estas? Pri kio batalas? oni indikis , ke fundamentaj premisoj de ĝi estas "batalo pro reakiro de sendependeco kaj konstruo de Respubliko Solidara". Oni forĵetis kompromison kun la oficanta regopovo kaj reformadon de la sistemo, deklaris flankan atakon "sur ĉiuj niveloj kaj per diversaj metodoj".

La 9-an de novembro 1987 Kornel Morawiecki estis arestita de funkciuloj de Sekureca Servo en Vroclavo. Estis transportita al Varsovio kaj fermita en arestejo ĉe la str. Rakowiecka, en plena izoleco. Tiam akrigis ĉe li ulcera malsano kaj inflamo de okulo. Kadre de la familia respondeco oni rifuzis al lia edzino ricevon de pasporto al Britio. Marte de 1988 Zbigniew Romaszewski sendis leteron al Amnestio Internacia en Londono, sed la organizaĵo ne listigis lin kiel malliberulon de konscienco, ĉar konstatis, ke devas klarigi, ĉu li ne estis ligita kun terorisma agado. Laŭ iniciato de la Konfederacio de Sendependa Pollando en Usono estiĝis Komitato favore al Liberigo de Kornel Morawiecki. Jan Olszewski (kiu estis antaŭvidita lia defendanto en la planata proceso) inklinis lin forveturi kune kun Andrzej Kołodziej al Italio. Kornel Morawiecki forlasis la landon la 30-an de aprilo 1988. Post tri tagoj, dum provo de la reveno, estis deportita de aviadilejo en Varsovio al Vieno. Li sukcesis reveni al la konspira Pollando fine de aŭgusto 1988. Malkaŝis sin nur junie 1990.

Li estis sekrete analizata de funkciuloj de milico kaj vojevodio en Vroclavo en la jaroj 1979–1990.

Publika agado en la Tria Pola Respubliko

Distingoj[redakti | redakti fonton]

En 1988 distingita de la pola prezidento en ekzilo Kazimierz Sabbat per la Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta

En la jaro 2007 rifuzis akcepti proponitan al li okaze de la 25-jariĝo de la kreo de Solidareco Batalanta la Grandan Krucon de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando, ĉar laŭ li la reprezentata de li organizo meritas al la Ordeno de Blanka Aglo - la plej alta pola distingo [1].

En la jaro 2010 kiel prezidanto de kapitulo ricevis la Krucon de la Solidareco Batalanta.

En la jaro 2014 Sejmeto de Malsupra Silezio distingis lin per la titolo "honora civitano" de Malsupra Silezio.

En la jaro 2016 ricevis Kisiel Premion [2].

En la jaro 2019 estis dekorita fare de ĉefministro de Hungario Viktor Orbán per la Komandora Kruco de la Merita Ordeno.

La 27-an de septembro 2019, pro la meritoj por la demokratiaj ŝanĝiĝoj en Pollando estis distingita fare de Prezidento de Pollando Andrzej Duda pro la meritaj atingoj en la publika kaj ŝtata agado per la Ordeno de Blanka Aglo.

Politika agado[redakti | redakti fonton]

La anoj de parlamenta rondo "Liberaj kaj Solidaraj": Ireneusz Zyska, Małgorzata Zwiercan kaj Kornel Morawiecki (2016)

Li estis kandidato por Prezidento de Pollando dum la Prezidentaj Balotoj 2010 kaj Prezidentaj balotoj en Pollando 2015. En la Parlamentaj Balotoj 2015 li estis kandidato de la la balot-komitato de Paweł Kukiz en la balot-regiono Vroclavo kaj estis elektita al Pola Sejmo [3]. Prezidento de Pollando Andrzej Duda elektis lin Marŝalon-senjoron de Pola Sejmo de la 8-a oficperiodo[4]. De la jaro 2016 li estas estro de la parlamenta rondo "Liberaj kaj Solidaraj".

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1959 li edziĝis kun Jadviga, kun kiu havas 4 infanojn[5], interalie Mateusz Morawiecki[6]. Post la divorco ligita kun Anna, kun kiu havas filon[5].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Norbert Wójtowicz, Kornel Morawiecki, „Biuletyn Instytutu Pamięci Narodowej” nr 5–6/2009, s. 136.
  2. Ŝablono:Cytuj stronę
  3. Serwis PKW – Parlamentaj Balotoj 2015. Alirita 2015-10-27.
  4. Pierwsze posiedzenia Sejmu i Senatu 12 listopada. Alirita 2015-11-05.
  5. 5,0 5,1 Ŝablono:Cytuj stronę
  6. Ŝablono:Cytuj stronę

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]