Viktor Orbán

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Viktor Orbán

ORBÁN Viktor (naskiĝis la 31-an de marto 1963 en Székesfehérvár) estas hungara politikisto, ĉefministro inter 1998-2002 kaj ekde 2010.

Li studis juron en ELTE (hungara universitato) inter 1982-1987, dumtempe li estis en 1983 kunfondinto de la Bibó-fakstudejo, en 1988 kunfondinto de la Fidesz, ano de gvidantaro. Ekde 1990 parlamentano, 1993 prezidanto de la partio Fidesz, ĉefministro inter 1998-2002.

1992 septembro: vicprezidanto de Liberala Internacio
2002 oktobro: vicprezidanto de la Eŭropa Popolpartio.

Post malvenko de la liberala partio Fidesz en la parlamenta balotado en 1994, li ŝanĝis la ideologion de la partio de liberalismo al konservativismo. En la partikongresoj en 1994, 1995 li kondukis la partion al la nova vojo de nacia konservatismo. Tio helpis lin kaj la partion venki en la parlamenta balotado en 1998 kaj li elektiĝis ĉefministro. Li regis la partion, registaron aŭtoritatisme kaj ankaŭ tio antaŭhelpis la malvenkon de la konservativa flanko en 2002. Ekde tiam li penadis unuigi la konservativajn partiojn en unu partion sub sia gvido kun multe da sukceso. Lia partio kaj interligita partio (KDNP) akiris pli ol 68 % el la parlamentaj sidejoj en 2010. Oni tiam elektis lin denove al ĉefministro de Hungario.

Libroj [redakti]

  • 2003: A történelem főutcáján: Magyarország, 1998–2002
  • 2006: 20 év: beszédek, íràsok, interjúk 1986–2006
  • 2007: Egy az ország (pole: Ojczyzna jest jedna, 2009) - Patrio estas unu
  • 2010: Rengéshullámok: beszédek, írások, 2009–2010

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]