Tria Kabineto Orbán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tria Kabineto Orbán
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Dum 6-a de junio 2014 - 18-a de majo 2018
Antaŭulo Dua Kabineto Orbán
Sekvanto Kvara Kabineto Orbán
vdr

Tria Kabineto Orbán estis la deka registaro depost fino de la socialismo. Tiu kabineto gvidis la landon Hungario inter 2014-2018.

Ĉefministro Viktor Orbán

Historio[redakti | redakti fonton]

La pli frua Dua Kabineto Orbán kun 2/3 da plimulto rajtis ŝanĝi iujn ajn leĝojn, ekzemple ĝi ŝanĝetis la balotan sistemon, tial nemirinde en 2014 denove Kabineto Orbán venkis, eĉ ĝi gardis la 2/3-an plimulton. En la sama jaro la Orbán-istoj venkis en la municipaj balotoj, same en la baloto pri Eŭropa Parlamento. Tamen post la triopa venko aperis internaj krizoj, strangaĵoj, nekompreneblaĵoj. Gazetoj trovis koruptojn, bankoj bankrotis, oni volis enkonduki altan imposton pri interreto, hungara filio de RTL ricevis 50% impostojn. Okazis granda marŝo por la libera interreto, ankaŭ RTL faris jurajn paŝojn, fine la kabineto nuligis tiujn leĝojn. Okazis ankaŭ intertempaj parlamentaj balotoj, kie la kabineto perdis, eĉ ĝi perdis la 2/3-an plimulton. La plej granda bruo okazis pro tio, ĉar oni malpermesis la aĉetadon dimanĉe. En 2015 amase trairas la landon rifuĝuloj, tial oni konstruis barilon laŭ la serba kaj kroata landlimoj.

Listo de membroj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]