Lajos Kósa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Kósa
Lajos Kósa
Lajos Kósa
Persona informo
Naskonomo Kósa Lajos
Naskiĝo la  14-an de marto 1964(nun 1964-03-14)
en Hungario Debrecen (Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto
vdr

Lajos Kósa [lajoŝ kOŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kósa Lajos estas hungara politikisto, urbestro, parlamentano, ministro.

Lajos Kósa [1] Arkivigite je 2017-10-13 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 14-an de marto 1964 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Kósa frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis en Ekonomika Universitato Marx Károly de Budapeŝto, sed fine pro la politika kariero li ne akiris diplomon. En 1989 li laboris en instituto, samtempe li instruis en la menciita universitato. Li estis unu el la fondintaj membroj de Fidesz kaj li partoprenis en la politikado. En 1990 li estis elektita parlamenta deputito, en la sekvaj jaroj li havis diversajn parlamentajn kaj partiajn postenojn. Li tenas la parlamentan mandaton daŭre eĉ dum kreo de tiu ĉi artikolo. Inter 19982014 li estis urbestro de Debrecen, poste li abdikis, ĉar ambaŭ postenoj laŭ pli nova leĝo ne povas okazi. En 2007 li estis elektita vicpartiestro, inter 2015-2017 li estis frakciestro. En tiu periodo li estis fama pri tio, ke antaŭ ĵurnalistoj li ne povis elparoli facilajn esprimojn, poste li estis nomumita senpostena ministro pri pli gravaj hungaraj urboj.

Li ricevis premion pri urbestro de la jaro en 2001. Li havas edzinon, kiu naskis 4 gefilojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]