Leo Varadkar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leo Varadkar
Persona informo
Leo Varadkar
Naskiĝo 18-an de januaro 1979 (1979-01-18) (45-jaraĝa)
en Dublino
Ŝtataneco Irlando vd
Alma mater Kolegio Triunuo • The King's Hospital • School of Medicine, Trinity College Dublin vd
Partio Fine Gael vd
Familio
Amkunulo Dr Matthew Barrett vd
Profesio
Okupo politikistokuracisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leo Eric VARADKAR (Irlanda nomo Leo de Varad [1]; naskita la 18-an de januaro 1979) estas irlanda kuracisto kaj politikisto kiu servas kiel la Ĉefministro de Irlando (Taoiseach) ekde decembro 2022. Li deĵoris en ĉi tiu posteno (kaj estis samtempe la Ministro de Defendo) ankaŭ de 2017 ĝis 2020.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Varadkar estis naskita en Dublino kaj studis medicinon en Kolegio Triunuo. Li laboris dum pluraj jaroj kiel specialisto en hospitalo kaj estis poste kvalifikita en 2010 kiel ĝenerala kuracisto. En 2004 li aliĝis al la partio Fine Gael, estis membro de Fingal District Council kaj poste funkciis kiel vicdistrikta gvidanto.

En 2007 li estis elektita por la unua fojo al la Dáil Éireann (la irlanda malsupera ĉambro). Li poste funkciis en la registaro de Enda Kenny kiel Ministro de Transporto, Turismo kan Sporto en 2011-2014, kiel Ministro de Sano en 2014-2016 kaj Ministro de Socia Protekto en 2016-2017. Dum la referendumo pri samseksa edz(in)eco okazigita en Irlando en 2015, Vardkar elŝrankiĝis kiel samseksema kaj estis la unua Taoiseach kiu faris tion. [2]

En majo 2017, kiam Enda Kenny sciigis sian eksiĝon kiel gvidanto kaj gvidanto de la Fina Gael-partio, Vardakar kandidatiĝis por la partiestra baloto por anstataŭigi lin. Kvankam pli da partianoj[3] voĉdonis por lia kontraŭulo, Simon Coveney, li venkis proksime de signifa marĝeno en la voĉdono de la membroj de Oireachtas kaj la 2-an de junio li estis elektita. 12 tagojn poste li estis nomumita kiel Taoiseach kaj 38 jaraĝa li estis la plej juna inter ĉiuj personoj kiuj deĵoris en tiu-ĉi posteno (Éamon de Valera estis prezidanto de la Irlanda Libera Ŝtato kiam li estis 36-jaraĝa kaj Michael Collins komencis teni tiun pozicion kiam li estis 31-jaraĝa, sed tiu pozicio datis de antaŭ la pozicio de la Taoiseach, kiu estis kreita nur en 1937). [4]

Li estas la unua inter la ĉefministroj de Irlando, kaj la kvara ĉefministro en la mondo, kiu estas malkaŝe samseksema kaj la unua ĉefministro de hinda origino.[5]

En 2020, Vardkar anoncis parlamentan balotadon en februaro. En 2019, ĉar opinisondoj antaŭdiris sukceson por Fine Gael, kaj Varadkar koncentriĝis pri intertraktadoj kun Britio pri Briteliro. Rezulte de tiu Balotoj Fine Gael finis iĝi la tria plej forta partio post Fianna Fáil kaj Sinn Fein kun 35 sidlokoj en Dáil Éireann, malpliigo de 15 sidlokoj, kompare kun la rezultoj de la antaŭaj balotoj. Vardkar estis anstataŭigita de Michal Martin kaj li estis nomumita kiel Tánaiste (vicĉefministro) kaj Ministro de Entrepreno, Komerco kaj Dungado, kiel parto de tripartia koalicio kiu inkludas Fianna Fáil, Fine Gael kaj la Verdan Partion.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. D'Arcy, Ciarán (8 September 2017). "Maith an fear: Taoiseach awarded certificate for Irish language course". The Irish Times. Arkivita de la originalo la 15-an de majo 2020.
  2. Armstrong, Kathy (la 2-a de junio 2017). "'Significant step for equality'- the world reacts to Leo Varadkar becoming the new Fine Gael leader". Irish Independent. Dublin. Arkivita de la originalo la 7-a de aprilo 2019.
  3. Lehane, Mícheál (la 27-an de junio 2020). "Revealed: new Cabinet and Taoiseach's Seanad nominees".
  4. "Leo Varadkar: Born to an Indian father, a historic gay PM for Ireland". Hindustan Times. New Delhi. Agence France-Presse, la 3-an de junio 2017. Arkivita de la originalo la 7-an de aprilo 2020.
  5. Kwak, Bethia (la 27-a de majo 2017). "Ireland appears set to elect first openly gay prime minister". NBC News.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]