Dáil Éireann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dáil Éireann (irlande "la asembleo de Irlando", elparolata "daa-il ee-ren") estas la malsupra ĉambro de la parlamento de Irlando. Ĝi havas 166 anojn kaj estas elektata fare de ĉiuj civitanoj de Irlando ĉiujn 5 jarojn.

La politikaj partioj reprezentataj en Dáil Éireann estas Fianna Fáil, Fine Gael, Labour, Sinn Féin, Green Party/Comhaontas Glas, Progressive Democrats. La nuna irlanda registaro estas koalicio inter Fianna Fáil kaj la Progressive Democrats.